Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2024 4 02 /05 /mai /2024 21:48

02/05/2024

La adopto de la teksto, inspirita de rusia leĝo por subpremi la disidentajn voĉojn, estigis novan kontraŭregistaran manifestacion en la stratoj de Tbiliso. La projekto atendas aprobon de tria studlegado.

Eŭropaj flagoj, flamoj kaj larmigaj gasoj. Tiun ĉi 1-an de majo, dekoj da miloj da manifestaciantoj denove surstratiĝis en Kartvelio. De post la 9-a de aprilo, ili protestas kontraŭ kontestata leĝprojekto pri « eksterlanda influo », adoptita ĉi-merkrede post dua studlegado fare de la Parlamento malgraŭ la amasa mobilizado de ĝiaj kritikantoj.

Same kiel tagon antaŭe, la manifestaciantoj kolektiĝis fine de la tago antaŭ la Parlamento. Kelkaj ekflamigis fajrojn, dum aliaj kantis Odo al Ĝojo, himno de Eŭropa Unio. Grupeto de manifestaciantoj ankaŭ provis bloki la lateran enirejon de la Parlamento, vane.

La polico, kiu tagon antaŭe, disigis la homamason per larmigaj gasoj kaj kaŭĉukaj kugloj, delokigis la grupon per pipra aerosolo kaj akvo-kanonoj. Per improvizitaj barikadoj, la manifestaciantoj provis protekti sin kontraŭ la potencaj akvo-ŝpruciloj kaj la ŝaŭmaj makuloj. La cetero de la kolektiĝo daŭris pacmaniere dum la vespero.

Merkredon, la deputitoj voĉdonis tiun tekston per 83 por kaj 23 kontraŭ. La reganta partio, la « Kartvelia Revo », esperas adopti ĝin de nun ĝis meze de majo. Laŭ ĝiaj kritikantoj, la kontestita projekto imitas la rusian leĝon pri « eksterlanda influo » utiligita por silentigi al disidentajn voĉojn.

Se tiu leĝo estos adoptita, ĝi trudos ĉiujn NeRegistarajn Organizaĵojn aŭ informajn organizaĵojn, kiuj ricevas pli ol 20% de sia financado el eksterlando, ke ĝi enlistigu kiel « organizaĵo, kiu promocias la interesojn de fremda potenco ». La registaro certigas siaflanke, ke tiu aranĝo celas devigi la organizaĵojn montri pli da « travidebleco » koncerne sian financadon.            

Spertita kiel malhelpo al la deziro de Tbiliso kuniĝi kun Eŭropa Unio, la teksto trapasos trian studlegadon. La prezidentino Salome Zurabiŝvili, en konflikto kun la reganta partio, certe vetoos ĝin. La « Kartvelia Revo » disponas tamen pri sufiĉe da voĉoj por akiri adopton de tiu teksto.

17/04/2024

Kartvelio: La deputitoj komencas la ekzamenon de teksto pri eksterlanda influado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/kartvelio-la-deputitoj-komencas-la-ekzamenon-de-teksto-pri-eksterlanda-influado.html

08/03/2023

Kartvelio: miloj da manifestaciantoj kolektiĝas por kontesti leĝon, kiu celas amaskomunikilojn kaj NeRegistarajn Organizaĵojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/03/kartvelio-miloj-da-manifestaciantoj-kolektigas-por-kontesti-legon-kiu-celaj-amaskomunikilojn-kaj-neregistarajn-organizajojn.html

26/02/2022

Milito en Ukrainio : 30 000 solidaraj personoj  sur la stratoj de Kartvelio, lando invadita de Rusio en 2008

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/milito-en-ukrainio-30-000-solidaraj-personoj-sur-la-stratoj-de-kartvelio-lando-invadita-de-rusio-en-2008.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }