/image%2F0553642%2F20230905%2Fob_e22a13_basm-biden-webinfo.jpg)
05/09/2023
Nova raporto de la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch denuncas multobliĝon de grapolbomboj en la konfliktoj en la mondo en 2022.
La nombro de personoj mortigitaj aŭ vunditaj fare de grapolbomboj atingis novan rekordon, ĉefe pro ilia uzado en Ukrainio.
Laŭ raporto de la "Observejo pri grapolbomboj", tiuj kontestitaj armiloj okazigis almenaŭ 1 172 viktimojn en ok landoj en 2022. Tio estas la plej alta nombro registrita de la organizaĵo de post 2010.
Ja en Ukrainio la nombro de viktimoj estas vaste plej alta, kun 890 mortintoj. Poste estas Sirio, kun 84 viktimoj, kaj Birmo kun 13 viktimoj.
95% el la viktimoj estas civiluloj
La grapolbomboj estas armiloj, kiuj eksplodas aere, kaj ĵetas pli malgrandajn eksplodaĵojn laŭ vasta areo. Ili povas havi detruan efikon kontraŭ la civiluloj. En 2022, ili reprezentis 95% el ĉiuj viktimoj de grapolbomboj.
La raporto ankaŭ mencias, ke Rusio plurfoje uzadis grapolbombojn en Ukrainio, de post kiam ĝi invadis la landon en februaro 2022.
Ankaŭ Ukrainio komencis uzi ilin en sia kontraŭ-ofensivo. La decido de Usono provizi tiajn armilojn al Kijivo estigis viglajn kritikojn fare de pluraj okcidentaj NeRegistaraj Organizaĵoj.
/image%2F0553642%2F20230905%2Fob_96e9e8_27291.jpeg)
/image%2F0553642%2F20230905%2Fob_e7c5ca_handicap-international-logo-2018.png)
/image%2F0553642%2F20230905%2Fob_492194_2022.jpg)
/image%2F0553642%2F20230905%2Fob_b649f8_grapolbomboj.jpg)