Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2024 1 06 /05 /mai /2024 14:06

06/05/2024

Trakti temojn pri medio estas pli kaj pli danĝera por la ĵurnalistoj, kiuj kelkfoje riskas sian vivon pro siaj enketoj: 70% inter ili estis celo de atakoj, minacoj aŭ premoj de antaŭ 2009.

Oni memoras, ke en 2022 la murdoj de la brita ĵurnalisto Dom Phillips, kaj de la fama eksperto pri la indiĝenaj popoloj Bruno Pereira, estigis indignan ondon en la tuta mondo. Ili preparis libron pri la krimoj kontraŭ la medio en Amazonio.

Laŭ raporto de Unesko publikigita okaze de la Internacia tago pri gazetlibereco ĉi 3-an de majo 2024, pli ol 70% inter ili estis celo de atakoj, minacoj aŭ premoj pro sia laboro de post 2009.

Por starigi tiun raporton, la Unesko, kunlabore kun la Internacia federacio de la ĵurnalistoj, pridemandis en marto 905 ĵurnalistojn pri la medio en 129 landoj. « Almenaŭ 749 inter ili spertis perforton kaj timigon dum la dek kvin lastaj jaroj », mencias The Guardian.

Ekaperas el tiu ĉi raporto, ke « ĵurnalismo pri la medio fariĝis fako pli kaj pli danĝera », daŭrigas la brita ĵurnalo, por kiu Dom Phillips regule laboris. Li eksplikas :

« La karaktero de la laboro en lokoj ofte foraj kaj izolitaj, sed ankaŭ la traktitaj temoj, kiel petrolaj kaj minaj kompanioj, alproprigo de teroj kaj senarbarigo, kontribuas al la danĝero. »

Pli detale, inter la 70% da ĵurnalistoj, kiuj atestis pri premoj kaj timigoj, du el kvin raportis pri fizikaj perfortoj – agresoj, arbitraj detenoj, provoj de murdo kaj forkaptoj.

Tiu fenomeno ja kreskis dum tiuj kvin lastaj jaroj, kun « 111 incidentoj, kontraŭ 61 inter 2014 kaj 2018 kaj 45 inter 2009 kaj 2013 », listigas The Guardian. Krome, la pli granda plimulto de la ĵurnalistoj raportas pri minacoj, psikologiaj premoj aŭ eĉ retaj turmentadoj.              

Konsekvence, « preskaŭ duono el ili deklaris, ke ili cenzuris sin mem pro timo de atakoj aŭ endanĝerigo de siaj informfontoj », raportas la londona ĵurnalo.

Azio-Pacifiko, Latinameriko kaj Karaiboj estas la plej mortigaj regionoj por la ĵurnalistoj pri la medio, kie respektive 30 kaj 11 el ili estis murditaj de post 2009.

https://www.courrierinternational.com/article/le-chiffre-du-jour-menaces-et-pressions-concernent-la-majorite-des-journalistes-environnementaux

https://www.youtube.com/watch?v=-1iCtqEQ3o0

24/02/2022

Brazilo : naŭ gigantaj minaj kompanioj celas la indiĝenajn terojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/brazilo-nau-gigantaj-minaj-kompanioj-celas-la-indigenajn-terojn.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }