Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 septembre 2022 6 24 /09 /septembre /2022 16:42
AFP

24/09/2022

Bildo: membroj de la siria Ruĝa krescento elakvigas korpon el la maro, en la siria urbo Tartuso, la 23an de septembro 2022.

Fuĝantaj neviveblan ĉiutagan vivon pro la neagado de la potenco, fronte al krizo el giganta amplekso, kaj kaptitaj de la cinikismo de la trapasigistoj, kaŝmigrantoj fine dronis en Mediteraneo.

La bilanco estas tre grava: 71 mortintoj, inter kiuj infanoj, bedaŭras la libana amaskomunikiloj.

Tio estas plia dramo el la funebra serio de morto-marveturado en Mediteraneo, kaj pli specife de la improvizitaj boatoj deirinte de Libano, lando meze de ekonomia kolapso kaj foreste de organizado.

Marvaste de la havena urbo Tartuso en Sirio, pli ol 70 korpoj, inter kiuj pluraj infanoj, estis elakvigitaj de post la 22a de septembro vespere, post kiam boateto, sur kiu ĉeestis 120 personoj renversiĝis, raportas ĉi-vendrede pluraj libanaj kaj arabaj mediatoj.

« La ekscesa pezo, la vento kaj la altaj ondoj estigis akvo-likadon en la boato, kaŭzante ĝian renversiĝon kaj la dronadon de la pasaĝeroj », mencias la libana ĵurnalo An-Nahar, en ties frontpaĝo.

Laŭ la ĵurnalo l'Orient-Le Jour, la nombro de mortintoj povus eĉ pligraviĝi. « La savskipoj kaj fiŝkaptistoj daŭrigas serĉajn operacojn », raportas la franclingva ĵurnalo. « La siria registaro jam anoncis, ke 21 elsaviĝintoj estas flegataj ĉe la malsanulejo Al-Bassel en Tartuso », mencias siaflanke Al-Jazeera.

Inter ili figuras la patro de familio « kies virino kaj du infanoj plu estas malaperintaj », laŭ An-Nahar.

 

38 boatoj de post 2020

Premintaj de malespero kaj serĉantaj fuĝi je ia ajn prezo ĉiutagan vivon pli kaj pli malfacilan, siriaj kaj palestinaj rifuĝintoj kaj ankaŭ Libananoj estas ofte kaptitaj de la cinikismo de la trapasigistoj, kiuj profitas la situacion fariĝintan katastrofa de post la komenciĝo de la krizo en aŭtuno 2019.

En daŭro de tri jaroj, la nacia valuto perdis pli ol 95% el sia valoro fronte al la dolaro, kaŭzante hiperinflacion kaj grandskalan malriĉiĝon: 80% el la loka loĝantaro kaj 90% el la ĉirkaŭ miliono da siriaj rifuĝintoj vivas hodiaŭ sub sojlo de malriĉeco.             

Pasintan aprilon, dekoj da personoj mortis en ŝippereo, estigante ondon da kolero kontraŭ la reganta klaso akuzata, ke ĝi lasas kolapsi la landon kaj la loĝantaron.

La 13an de septembro, la turkaj marbordaj patroloj anoncis la morton de ses migrantoj, inter kiuj du beboj, kaj sukuris 73 personojn, kiuj ŝajne enŝipiĝis en la libana haveno de Tripolo, provante atingi Italion.    

De post 2020, almenaŭ 38 boatoj transportantaj pli ol 1 500 personojn, forlasis aŭ provis forlasi Libanon kontraŭleĝe per la maro, laŭ UN.

La nombro de personoj, kiu riskas tiujn danĝerajn marveturadojn pli ol duobliĝis en 2022, por la dua sinsekva jaro, pro la difektado de la sociekonomia situacio, laŭ la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR).

11/08/2022

Grekio: Ĉirkaŭ kvindek migrantoj malaperis post la ŝippero de boato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/grekio-cirkau-kvindek-migrantoj-malaperis-post-la-sippero-de-boato.html

04/07/2021

Eksplodo en Bejruto : jaron poste, la proksimuloj de la viktimoj postulas justicon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/eksplodo-en-bejruto-jaron-poste-la-proksimuloj-de-la-viktimoj-postulas-justicon.html

22/07/2020

Libano: Bejruto kolapsas, la ekonomia krizo fariĝas katastrofa kaj nenio progresas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/libano-bejruto-kolapsas-la-ekonomia-krizo-farigas-katastrofa-kaj-nenio-progresas.html

11/05/2019

Mediteraneo: sesdeko da migrantoj mortis en ŝippereo marvaste de Tunizio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/mediteraneo-sesdeko-da-migrantoj-mortis-en-sippereo-marvaste-de-tunizio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }