11/08/2022
La ŝippereo de boato de migrantoj marvaste de la grekaj insuloj Karpathos kaj Rodoso, en Egea maro, okazigis almenaŭ 50 malaperintojn.
Savoperaco plu okazas provante retrovi pluvivantojn. La boato ekirinta de Antalya, en Turkio, intencis atingi italajn marbordojn.
La havenaj aŭtoritatoj serĉis, merkredon 10an de aŭgusto, ĉirkaŭ 50 migrantojn malaperintajn, post kiam ilia boato sinkis sud-oriente de la Egea maro, en Grekio.
« Laŭ la deklaroj de 29 sukuritaj personoj, 80 personoj ĉeestis sur la boato, do ĝis 50 personoj estis deklaritaj malaperintaj », menciis respondeculino de la gazetburoo de la marborda patrolo fine de la mateno.
Frumatene, la savoperaco estis ordonita fare de la ministro pri komerca ŝiparo Yannis Plakiotakis, post kiam li estis informita pri ŝippereo de boato de migrantoj marvaste de la insuloj Karpathos kaj Rodoso, en la Egea Maro, laŭ komunikaĵo de la marborda patrolo.
La boato ekiris de la turka urbo Antalya, situanta sur la apudaj turkaj marbordoj, kun celo atingi Italion, laŭ la unuaj informoj de la marborda patrolo.
Multaj ŝippereuloj ne surhavis savveŝton
Kvar ŝipoj, kiuj navigis en la ŝipperea zono, du patrolŝipoj de marborda patrolo, kaj helikoptero de la greka aerarmeo, partoprenis serĉadon de la malaperintoj. Ili estis ĝenataj de fortaj ventoj, menciis ĉe radio Skaï Nikos Kokalas, porparolanto de la marborda patrolo substrekante, ke « multaj ŝippereuloj ne surhavis savveŝton ».
La danĝera marveturado de ĉirkaŭ pluraj marmejloj inter la grekaj insuloj kaj la turkaj marbordoj de la Egea Maro, situanta en Orienta Mediteraneo, mortigas multajn migrantojn kaj rifuĝintojn, kiuj provas atingi Eŭropon per improvizitaj boatoj por fuĝi militon kaj mizeron.
De post januaro 2022, 64 personoj mortis en Mediteraneo, kaj 111 en 2021, laŭ la Internacia Organizaĵo por Migrado (IOM).
La lasta ŝippereo en la Egea maro okazis la 19an de junio. Ok personoj tiam mortis marvaste de la insulo Mykonos, dum 108 personoj estis sukuritaj fare de la grekaj marborda patrolo, laŭ la IOM.
La nombro de alveno de migrantoj kaj rifuĝintoj en Grekion, devenantaj ĉefe de Turkio, kreskis ĉi-jare, laŭ la grekaj aŭtoritatoj.
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=JvAFoMVLav4
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=eSiuoSWWjSk
Potugala : https://www.youtube.com/watch?v=fpPi_nctKY0
11/04/2022
Pli ol cent mortintoj en Mediteraneo : Kuracistoj sen landlimoj denuncas la « seninteresiĝon » de Eŭropa Unio fronte al la dramoj de la migrado
30/04/2022
Hekatombo - en 2021, pli ol 3 000 migrantoj mortis en maro, provante atingi Eŭropon