Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2020 3 22 /07 /juillet /2020 21:36

22/07/2020

«Helpu nin helpi vin, diable!» gurdis la 8an de julio la ĉefo de la franca diplomatio al la libanaj aŭtoritatoj… Sed Bejruto kolapsas, ne engaĝas reformojn kaj restas senreage.

Libano spertas sian plej gravan ekonomian krizon de antaŭ jardekoj. Sur la nigra merkato, la libana liro perdis pli ol 85% el sia valoro dum la naŭ lastaj monatoj, kio atencas la aĉetpovon de la civitanoj.       

La prezoj de la varoj eksplodas, ĉar Libano importas preskaŭ ĉion : de la bazaj nutraĵoj ĝis la luksaj varoj. Manko de karburaĵo, interrompo de elektro, ktp. ĉio kolapsas, kiel eksplikas Juliette Bekhaazi, profesoro pri la angla :

«Ni disponas pri elektro nur du horojn tage. Ni estas devigataj ŝalti la generatorojn, kaj ni ne ankoraŭ havas dizelon, ni akiras ĝin kontraŭ tre alta prezo, kaj en la nigra merkato. Eble ni ĉiuj estos baldaŭ en plena nigro. Kiel instruistino, mi eĉ ne povas iri al ĉiovendejo, ĉio estas kvaroble pli kosta ol antaŭe».

Pro la manko de dolaroj pro malkresko de monsendo kaj investoj, de pluraj monatoj, la bankoj trudas striktajn restriktojn koncerne la retratojn kaj transpagojn. Ili tiel ostaĝigas nian monon.   

Vanessa Ghanem, studentino atestas:

«Mi pensas, ke la sistemo nun rompiĝis. Niaj dolaroj, miaj kaj tiuj de miaj gepatroj ekzemple, estas blokitaj en la banko. Ni povas retrati ilin nur kontraŭ libanaj liroj, kiuj perdis pli ol 80% de iliaj valoroj en la nigra merkato, ĉar tre verŝajne ili eĉ perdos pli».

Rande de ĉefa vojo de Bejruto, ĉeestas Ali Moussa, 25-jara. Li estas devigata vendi fruktojn kaj legomojn apud sia patro, por vivtenigi sian familion. Li estas diplomita je komunikado kaj mediato kaj nun nur revas forlasi Libanon :

«Iu ajn, kiu havas bonŝancon vojaĝi kaj forlasi tiun landon, li ne hezitu, ĉar la lando antaŭeniros nur post jaro aŭ jardeko».

La ekonomia kolapso plirapidas de post oktobro 2019, kaj movado de kontestado daŭras kontraŭ jardekoj da koruptado kaj malbona administrado de la politikaj estroj. La alveno de nova registaro pasintan januaron nenion ŝanĝis. De majo, Libano intertraktas kun la IMF koncerne savplanon de pluraj miliardoj da dolaroj, sed ĝi estas kondiĉata kontraŭ reformoj, inter kiuj tiu de la banka sektoro, kiu energie bremsas la aferon ; financa kaj politika medioj estas strete interplektitaj.        

«La ekonomikistoj avertis Libanon: se la registaro ne adoptas urĝajn aranĝojn por restarigi la konfidon de la regiona kaj internacia komunumoj, la lando eniros en longan periodon de hiperinflacio kaj depresio, eksplikas Lea Fayad, surloka korespondantino, kaj ĝis nun ŝajnas, ke neniu lumsignalo montriĝas funde de la tunelo».     

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }