04/07/2021
Jaron post la katastrofo, kiu okazigis la morton de 214 personoj, la libana enketo plu stagnas.
La 4an de Aŭgusto 2020, unu el la plej potencaj eksplodoj de la Historio okazis en la haveno de Bejruto. Centoj da tunoj da amonia nitrato, elŝarĝita de ŝipoj ses jarojn antaŭe kaj forlasitaj en hangaro de la haveno, eksplodis. 214 personoj mortis kaj pli ol 6 500 estis vunditaj.
La libana Ĉefministro Hassan Diab, promesis tiam al la Libananoj, ke la « kulpintoj pri tiu katastrofo estos punitaj ».
Jaron poste, la loĝantoj plu atendas. Multaj naciaj mediatoj demonstris, ke la aŭtoritatoj sciis pri la ĉeesto de nitrato en la haveno. Sed la libana enketo plu stagnas. La instrukcia juĝisto taskita pri la dosiero, Tarek Bitar, petis de la Parlamento, ke ĝi nuligu la imunecon de tri deputitoj, kiuj okupis ministrajn postenojn cele al komenco de persekutoj pro « potenciala intenca hommurdo » kaj « neglekto kaj mankoj ». La Parlamento postulis pliajn « pruvojn » antaŭ ol nuligi la imunecon, kion rifuzis la juĝisto.
Manifestacioj
La libananoj multfoje manifestaciis, alvoke de proksimuloj de la viktimoj de la eksplodo, postulante justicon kaj veron. Ili akuzas la politikajn estrojn pri interveno en la surloka enketo.
En sia raporto, la NeRegistara Organizaĵo "Human Rights Watch" (HRW) dokumentis la multnombrajn mankojn de la politikaj kaj sekurecaj instancoj pri la administracio de tiu stoko de danĝeraj materialoj, de post ĝia depono en la haveno en 2013 ĝis ties eksplodo.
Dekoj da registaraj respondeculoj, doganoj kaj respondeculoj pri sekureco, kiuj ja sciis pri la risko de danĝero, laŭ la NRO, estis identigitaj.
En junio 2021, ĉirkaŭ kvindek NROj, inter kiuj "Internacia Amnestio" kaj "HRW" postulis sendependan enketon de UN pri la dramo, kaj internaciajn punojn kontraŭ la libanaj altrangaj respondeculoj. Ili estas akuzitaj pri kriminala neglekto, malobservado de la rajto al la vivo kaj blokado de la surloka enketo pri la eksplodo.
05/08/2020
Libano: Kio estas la amonia nitrato, kulpa pri la duobla eksplodo de Bejruto?