Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 septembre 2022 5 23 /09 /septembre /2022 21:26
Ozan Kose | AFP | Getty Images

23/09/2022

De semajno, kaj post la morto de junulino arestita de la polico de la moroj, la popolo ribelas fronte al perforta represio.

Irano ribelas, malgraŭ la perforto suferita de la manifestaciantoj. Almenaŭ 50 personoj estis mortigitaj dum la manifestacioj, kiuj vigle komenciĝis antaŭ semajno, post la morto de junulino arestita de la polico de la moroj, menciis NRO bazita en Novjorko.

Mahsa Amini 22-jara, estis arestita la 13an de septembro en Teherano pro « surhavo de malkonvenaj vestaĵoj » fare de la polico de la moroj, taskita respektigi la vesto-kodon de la Islama Respubliko.

Ŝi mortis tri tagojn poste en la malsanulejo, kaj ŝia morto kaŭzis serion de manifestacioj en la tuta lando.

Laŭ aktivuloj, ŝi ricevis mortigan frapon ĉe la kapo, sed la iranaj respondeculoj dementis kaj anoncis enketon.

Ŝtatmediato raportis pri la morto de 17 personoj dum tiuj manifestacioj, sed NROj kiel la Centro por Homaj rajtoj en Irano (CHRI) bazita en Novjorko, mencias pli altan bilancon.

« La aŭtoritatoj agnoskis la morton de 17 personoj, dum sendependaj informfontoj mencias almenaŭ 36 » mortintojn, menciis la CHRI ĵaŭdon vespere en Tvitero. (finfine almenaŭ 50)

« La bilanco certe altiĝos. La internaciaj estroj devas premi al la iranaj respondeculoj por permesi la manifestaciojn sen uzado de mortigaj armiloj », ĝi aldonis.

 

Realaj kugloj

Post la morto de Mahsa Amini, manifestacioj komenciĝis en la ĉefaj urboj de Irano, inter kiuj la ĉefurbo Teherano, Esfahano (centro) aŭ Maŝhado (nord-oriento).

« La registaro rebatis per realaj kugloj, plumberpistoloj, larmigaj gasoj, laŭ videoj diskonigitaj en la sociaj retoj, kiuj montras sangoplenajn manifestaciantojn », plu mencias la CHRI en komunikaĵo.   

Internacia Amnestio jam antaŭnelonge denuncis « perfortan represion ».

Ĝi ankaŭ raportis pri uzado de « akvokanonoj kaj bastonfrapoj por disigi la manifestaciantojn ».

La aŭtoritatoj siaflanke asertas, ke la manifestaciantoj kvalifikitaj « tumultuloj », ĵetis ŝtonojn al la policistoj, ekflamigis policajn veturilojn kaj skandis kontraŭregistarajn sloganojn, laŭ la novaĵagentejo Irna.         

18/09/2022

Kolera movado dum la entombigo de la Irananino Mahsa Amini, mortigita post sia aresto fare la polico de moroj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/kolera-movado-dum-la-entombigo-de-la-irananino-mahsa-amini-mortigita-post-sia-aresto-fare-la-polico-de-moroj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }