Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mai 2019 6 11 /05 /mai /2019 21:36
Foto: AFP

11/05/2019

Bildo: Virino antaŭ rompitaĵoj kaj savoveŝtoj resenditaj de la Mediteraneo, la 21an de septembro 2017, sur la plaĝo Zuara (Libio)   

Tiu ŝippereo okazis en Mediteraneo. La ŝipoj de la eŭropa operaco kontraŭ la trapasigistoj Sophia ĉesigis interveni, kaj plejparte el la humanitaraj ŝipoj spertas malfacilaĵojn por atingi la maron.

Nur dek ses personoj estis sukcese sukuritaj. Sesdeko da migrantoj mortis en la ŝippereo dum la nokto de ĵaŭdo ĝis vendredo marvaste de Tunizio. La ŝippereuloj plimulte devenis de Bangladeŝo. La tunizia Ruĝa Kruco malkaŝis la aferon sabaton 11an de majo. Tri korpoj estis elakvigitaj vendredon fare de militŝipoj senditaj surloken, indikis siaflanke la tunizia ministrejo pri Defendo. Sabaton, tri ŝipoj plu serĉas, precizigis la porparolanto de la ministrejo.      

«La savintaj migrantoj rakontis, ke ili foriris sabaton vespere en granda ŝipo, kiu transportis ĉirkaŭ 42 personojn el Zuŭara», libia marborda urbo 120 kilometrojn okcidente de Tripolo, indikis la porparolanto de la Ruĝa Kruco sude de Tunizio. «Ili poste estis translokitaj en pli malgranda pneŭmatika boato, troŝarĝita, kiu renversiĝis 10 minutojn poste, ĉirkaŭ noktomeze». «Se la fiŝkaptistoj de vidus ilin, neniu el ili postvivus, kaj certe ni eĉ ne scius pri tiu ŝippereo», substrekis Mongi Slim.           

La migrantoj indikis, ke ili trapasis ok horojn en la malvarma akvo, kaj ke ili estis savitaj lastminute, fare de tuniziaj fiŝkaptistoj, kiuj alarmis la tunizian mararmeon, deklaris Mongi Slim, respondeculo de la Ruĝa Kruco sude de Tunizio. 

Inter la elsaviĝintoj figuras dek kvar Bangladeŝanoj el kiuj neplenaĝulo, Marokano, kaj Egiptano, precizigis la Ruĝa Kruco, kiu opiniis, ke neniu espero por la aliaj migrantoj plu ekzistas. Tiuj elsaviĝintoj indikis al la NeRegistara Organizaĵo, ke la ŝipo, kiu iris al Italio, transportis nur virojn, inter kiuj 51 bangladeŝanoj, tri Egiptanoj, pluraj Marokanoj, kaj ankaŭ Ĉadanoj kaj aliaj personoj devenintaj de la aliaj afrikaj landoj.

        

«Tio estas unu el la plej mortigaj incidentoj en Mediteraneo tiujn lastajn monatojn»

Bedaŭrante «unu el la plej mortigaj incidentoj en Mediteraneo tiujn lastajn monatojn», la Alta Komisiito de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (HCR) alvokis vendredon plifortigi la kapablecon de sukurado en la tuta areo, ĉar la kaŝaj foriroj rekomenciĝas pro la alveno de pli varma vetero. «Se ni ne agadas nun, estas preskaŭ certe, ke ni spertos novajn tragediojn en la venontaj semajnoj kaj monatoj», substrekis Vincent Cochetel, speciala sendinto de la HCR por Mediteraneo.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }