/image%2F0553642%2F20220925%2Fob_6c3326_predappio.jpg)
25/09/2022
Ĉiujare, 70 000 personoj vizitas la italan vilaĝon Predappio por vidi la tombon de Benito Mussolini. Se kelkaj loĝantoj fiere esprimas sian amon al la eks-diktatoro, aliaj maltrankviliĝas pri la estonteco de la lando.
En la tombejo de Predappio, la kripto de Mussolini okupas la tutan placon.
Malsupre de la ŝtupoj, troviĝas templo glore al la patro de la faŝismo, naskiĝinta en tiu vilaĝeto.
Floroj kaj kandeloj estas deponitaj ĉirkaŭ lia tombo. La eks-diktatoro allogas ĉiujare 70 000 vizitantojn.
Tagon antaŭ la nuna baloto, por kelkaj italoj, Mussolini fariĝis kvietiga figuro.
Tiu nostalgia turismo ofte estigas senbridecon kiel kvar jarojn antaŭen, okaze de la celebro de la ekrego de Mussolini, kiam nigraj ĉemizoj kaj naziaj salutoj invadis la stratojn de la vilaĝo.
Ekstremdekstro ĉekape de la opinisondoj
Senkompleksa faŝismo sin afiŝas ankaŭ en la montrofenestroj de la magazenoj, kiel en tiu butiko de memoraĵoj, kiu vendas t-ĉemizojn kun faŝisma saluto kaj naziaj svastikoj.
Tiu ekstrema pilgrimado ne plaĉas al la loĝantoj de Predappio, des pli ke ekstremdekstra partio ja troviĝas ĉekape de la opinisondoj en Italio.
De post la defalo de Mussolini, neniam ekstremdekstra personeco staris tiel proksime al regado de Italio.
/image%2F0553642%2F20220925%2Fob_c69104_mapo.png)
/image%2F0553642%2F20220925%2Fob_7d2de4_leghojn.jpg)