07/03/2024
Merkredon, Roman Ivanov, 51-jara, estis kulpigita pro « diskonigo de falsaj informoj » koncerne la rusian armeon.
Tio estas nova ekzemplo pri la represio, kiu plagas Rusion. Merkredon la 6an de marto, la ĵurnalisto kaj blogisto Roman Ivanov estis kondamnita ĝis sep jaroj da malliberejo, ĉar en la sociaj retoj, li publikigis mesaĝojn, kiuj kritikas la sturmon kontraŭ Ukrainio.
La tribunalo de Korolev, urbeto nord-oriente de Moskvo, kulpigis la viron 51-jaran pro « diskonigo de falsaj informoj » koncerne la rusian armeon en tri mesaĝoj aperintaj en la rusia socia reto Vkontakte kaj la mesaĝilo Telegram.
Unu el la publikigaĵo koncernis interalie la eventojn en la urbo Buĉa, kie korpoj de buĉitaj civiluloj estis malkaŝitaj.
Dum lia proceso, Roman Ivanov, arestita en aprilo 2023, pledis nekulpecon, kaj asertis, ke lia proceso okazas kadre de la « represio » kiu frapas la voĉojn kritikantajn la Kremlon.
« Mi petas pardonon de ĉiuj Ukrainoj, al kiuj nia lando okazigis ĉagrenon », li ankaŭ deklaris fronte al la juĝistoj. Li aldonis: « Ĵurnalismo ne plu ekzistas en Rusio. »
Tuj post la anonco de la verdikto, liaj subtenantoj, kiuj ĉeestis en la koridoro de la tribunalo, skandis : « Ni estas kun vi. Vi ne estas sola ! », laŭ surloka ĵurnalisto.
Lia patrino, Alla Ivanova, pridemandita de la amaskomunikiloj, rapide denuncis akuzon « artefarite fabrikitan. » « Li luktis por la homoj, helpis ilin », ŝi asertis.
27/02/2024
La rusia justico kondamnas la disidenton Oleg Orlov ĝis du jaroj kaj duono da malliberejo
29/12/2023
Rusa poeto estas kondamnita ĝis 7 jaroj da malliberejo, ĉar li recitis versojn kontraŭ la milito en Ukrainio
23/08/2023
Rusio: Ni postulu liberecon por Azat Miftakhov
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/rusio-ni-postulu-liberecon-por-azat-miftakhov.html
07/08/2023
Rusio: La movado de militrifuzantoj estas kvalifikita « eksterlanda agento »
10/12/2022
La rusia opoziciulo Ilja Iaŝin estis severe kondamnita ĉar li denuncis la rusian ofensivon en Ukrainio