10/12/2022
Pasintan vendredon 9an de decembro, unu el la lastaj gravaj figuroj de la opozicio restintaj en Rusio estis kondamnita ĝis 8 jaroj kaj duono, ĉar li « diskreditis la armeon ». Ilja Iaŝin ricevis ĝis nun la plej severan punon pro tiu motivo.
Pasintan vendredon, Ilja Iaŝin estis kondamnita ĝis ok jaroj kaj duono da malliberejo. Tiu puno estas preskaŭ la sama ol la postulo reklamita de la prokuroraro, kiuj petis naŭ jarojn da enkarcerigo.
Li estis kondamnita, ĉar li denuncis dum rekta intervjuo en Jutubo « la murdojn de civiluloj » en la ukrainia urbo Buĉa, en la ĉirkaŭaĵo de Kijivo, kie la rusia armeo estis akuzata pri murdoj, kiam ĝi okupaciis tiun lokon, kion neas Moskvo.
Ilja Iaŝin, 39-jara, fama opoziciulo al Vladimir Putin, estis arestita pasintan junion pro diskonigo de « falsaj informoj » pri la agoj de la rusia armeo en Ukrainio, kaj pro « instigo al malamo ».
Tiaj krimoj estas punindaj ĝis dek jaroj da malliberejo en Rusio surbaze de la Punkodo, kiu estis enkondukita iom da tempo antaŭ la komenco de la rusia ofensivo en Ukrainio, kaj kiu punas tiujn, kiuj « diskreditigas » la rusian armeon aŭ « publikigas falsajn informojn » pri ĝiaj agoj.
Surhavanta rulkolan puloveron kaj maldikajn okulvitrojn, li ricevis la decidon ridante, dum liaj subtenantoj indigne kriis en la aŭdiencejo, raportas la franca novaĵagentejo (AFP).
Lia proceso estis aparte sekvata en Rusio, ĉar li estas unu el la lastaj gravaj opoziciuloj, kiuj ne fuĝis sian landon aŭ ne estis enkarcerigitaj.
« Ok jarojn kaj ses monatojn da malliberejo… La aŭtoroj de tiu verdikto estas optimismaj koncerne la perspektivojn de Vladimir Putin, li reagis. Miaopinie, ili estas tro optimismaj. La potenco volas timigi nin sed fakte, ĝi nun montras sian malforton. Mi ne timas kaj vi ne timu. La ŝanĝiĝo rapidege okazos. »
Videoj: de 2014 ĝis 2022, lukto por la paco, kontraŭ la rusiaj militoj
/image%2F0553642%2F20221210%2Fob_d45ee4_putin.jpg)
21/09/2022
Milito en Ukrainio : laŭ NRO, pli ol 1000 personoj estis arestitaj en Rusio dum manifestacioj kontraŭ la parta mobilizado dekretita de Vladimir Putin
/image%2F0553642%2F20221210%2Fob_b162e9_russ-mmap-md.png)
/image%2F0553642%2F20221210%2Fob_a549cc_2014.jpg)