Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2024 2 27 /02 /février /2024 16:03

27/02/2024

« Mi estas juĝita pro artikolo, en kiu mi kvalifikis la politikan reĝimon en Rusio totalisma kaj faŝista. Kelkaj opiniis, ke mi troigis. Hodiaŭ evidentas, ke mi ne troigis. »        

La rusa aktivulo Oleg Orlov, figuro de la lukto favore al Homaj rajtoj, estis kondamnita mardon fare de tribunalo de Moskvo ĝis du jaroj kaj duono da malliberejo. Li estis kulpigita pro misfamigo de la rusiaj armeaj fortoj. Li estas interalie unu el la veteranoj de la NeRegistara Organizaĵo Memorial, kun-laŭreato de la Nobelpremio pri Paco en 2022, kiu estis malfondita de la rusia justico.

La disidento Olej Orlov, figuro de la defendo de Homaj rajtoj en Rusio, estis kondamnita, mardon 27an de februaro, ĝis du jaroj kaj duono da malliberejo fare de tribunalo de Moskvo pro ripetitaj denuncoj de la rusia milita ofensivo kontraŭ Ukrainio.

« La tribunalo kulpigis Orlov-n kaj kondamnas lin ĝis du jaroj kaj ses monatoj en prizonkolonio », anoncis la juĝisto en sia verdikto, laŭ ĵurnalisto de la franca Novaĵagentejo AFP, kiu ĉeestis la aŭdiencon.      

Dum la ekspono de la verdikto, Oleg Orlov, 70-jara, surhavanta puloveron kaj stretajn okulvitrojn, okulsignis sian edzinon Tatiana-n, kaj diris poste al ŝi « Tania, vi promesis al mi ! », ŝajne petante de ŝi ne plori.

Pluraj dekoj da subtenantoj venis ĉe la tribunalo por manifesti sian solidarecon al tiu, kiu estas unu el la lastaj kritikantoj de la Kremlo, kiu ne estas enkarcerigita aŭ ekzilita eksterlande.

 

Orlov denuncis « sufokon de la libereco » en Rusio

Veterano de Memorial, la NRO kun-laŭreato de la Nobelpremio pri paco 2022 kaj malfondita de la rusia justico, Oleg Orlov jam denuncis en sia lasta parolado la « sufokon de la libereco » en Rusio kaj la « eniron de la rusiaj trupoj en Ukainion ». « Mi pentas pri nenio kaj bedaŭras nenion », li deklaris.

Li ankaŭ denuncis la morton, la 16an de februaro, de la opoziciulo Aleksej Navalnij en prizono de Arkto, kiun ĝi kvalifikis « murdo », kaj alvokis la rusian opozicion « ne malkuraĝiĝi ».

Fine de unua proceso, Oleg Orlov estis kulpigita en oktobro 2023, pro « misfamigo » de la armeo, kaj kondamnita al malforta monpuno. Tiu verdikto estis tre indulga en Rusio, kiu kutimas enkarcerigi la kritikantojn de la reĝimo.

Tiu puno estis postulata de la Prokuroraro, sed tiu ĉi poste ŝanĝis sian decidon kaj apelaciis.

https://www.france24.com/fr/europe/20240227-le-dissident-russe-oleg-orlov-condamn%C3%A9-%C3%A0-deux-ans-et-demi-de-prison

https://www.youtube.com/watch?v=zGpvGczc_7Q

22/02/2024

Rusio: novaj akuzoj kontraŭ Oleg Orlov, kunfondinto de la NeRegistara Organizaĵo Memorial

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/rusio-novaj-akuzoj-kontrau-oleg-orlov-kunfondinto-de-la-neregistara-organizajo-memorial.html

Boris Jefimoviĉ Nemcov (ruse Борис Ефимович Немцов; naskiĝis 9-an de oktobro 1959, mortis 27-an de februaro 2015) estis rusa politikisto, deputito de 6-a Jaroslavla provinca dumao, unu el kreintoj kaj gvidantoj de movado "Solidareco", unu el estroj de politika partio "Parnas". Li estis unu el organizantoj de politikaj protestoj en Rusio en 2010-aj jaroj, membro de Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio.

Boris Nemcov estis pafmurdita nokte 27-an de februaro 2015 en centro de Moskvo.

 

27/02/2023

Floraj omaĝoj memore al la murdita opoziciulo Boris Nemcov estas rimarkeblaj en tuta Rusio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/floraj-omagoj-memore-al-la-murdita-opoziciulo-boris-nemtsov-estas-rimarkeblaj-en-tuta-rusio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }