/image%2F0553642%2F20231229%2Fob_7c7b46_gcf2f8swoaak72w.jpg)
29/12/2023
Laŭ grupo de defendo de rajtoj OVD-Info, inter la fino de februaro 2022 kaj la komenco de tiu monato, 19 847 personoj estis arestitaj en Rusio, ĉar ili esprimis aŭ protestis kontraŭ la milito.
La rusa poeto, Artjom Kamardin, estis kondamnita ĝis 7 jaroj da malliberejo, ĉar li recitis kontraŭ-militajn versojn, dum strat-spektaklo en Moskvo, en septembro 2022.
La tribunalo de la distrikto Tverskoj, en Moskvo, kondamnis Artyom Kamardin, ĉar li lanĉis alvokon, kiu atentas al la nacia sekureco kaj instigas al malamo.
Jegor Ŝtovba, kiu partoprenis la eventon kaj recitis la versojn de Artjom Kamardin, estis kondamnita ĝis 5 jaroj da malliberejo pro la samaj akuzoj.
Ĉe la tribunalo Artjom Kamardin petis pardonon. Laŭ lia deklaro, li ne sciis, ke liaj agoj malobeas la leĝon.
« Mi ne estas heroo, kaj esti malliberigita pro miaj konvinkoj neniam estis en miaj projektoj », li konfidis en komunikaĵo publikigita en la Telegram-ĉeno de siaj defendantoj.
La kolektiĝo apud la monumento al la poeto Vladimir Majakovskij okazis kelkajn tagojn post la mobilizado de 300 000 rezervistoj, ordonita de la prezidento Vladimir Putin, post militaj malvenkoj de Moskvo en Ukrainio.
Tiu aranĝo vaste malpopulara instigis centojn da miloj da homoj fuĝi Rusion por eviti rekrutigon en la armeo.
La polico rapide disigis la spektaklon kaj arestis Artjom Kamardin kaj plurajn aliajn partoprenantojn.
La rusiaj mediatoj citis la amikojn de S-ro Kamardin kaj lian advokaton, kiuj deklaris, ke la polico frapis kaj seksperfortis lin dum la aresto. Tuj poste, ni vidas lin sin ekskuzi pro sia ago en video de la polico diskonigita fare de la por-kremla mediato, kun vizaĝo kovrita per ekimozoj.
La aŭtoritatoj nenion adoptis aranĝon por enketi pri la supozataj ekscesoj de la polico.
Dum la aŭdienco de ĵaŭdo, la edzino de Artjom Kamardin, Alexandra Popova, estis eskortita ekster la aŭdiencejo fare de pedeloj, ĉar ŝi kriis « Honto ! » post la anonco de la verdikto. Alexandra Popova kaj aliaj personoj estis poste arestitaj pro senpermesita « kolektiĝo » ekster la tribunalo.
Inter la fino de februaro 2022 kaj la komenco de tiu monato, 19 847 personoj estis arestitaj en Rusio, ĉar ili esprimis aŭ protestis kontraŭ la milito, dum 794 personoj estis implikitaj en punaferoj pro ilia kontraŭ-milita sinteno, laŭ la grupo de defendo de rajtoj OVD-Info, kiu sekvas la politikajn arestojn kaj provizas jurajn helpojn.
La represio estis kondukita nome de leĝo adoptita de Moskvo kelkajn tagojn post la sendo de trupoj en Ukrainio, kiu fakte kriminaligas ĉian publikan esprimon koncerne la militon, kiu malsimilas la oficialan version.
/image%2F0553642%2F20231229%2Fob_289346_azat.jpg)
23/08/2023
Rusio: Ni postulu liberecon por Azat Miftakhov
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/rusio-ni-postulu-liberecon-por-azat-miftakhov.html
/image%2F0553642%2F20231229%2Fob_a95537_teatrajho.jpg)
31/07/2023
La rusia justico ekzamenas la apelacion de artistoj provizore malliberigitaj pro teatraĵo
/image%2F0553642%2F20231229%2Fob_7c6610_shatperfido.jpg)
17/04/2023
Rusio: la politika opoziciulo Vladimir Kara-Murza estas kondamnita ĝis 25 jaroj da malliberejo pro « Ŝtatperfido »
/image%2F0553642%2F20231229%2Fob_f8b5a2_putin.jpg)
12/04/2023
Milito en Ukrainio: la rusa kontraŭmilita aktivulino Daria Serenko luktas kontraŭ la reĝimo de Vladimir Putin
/image%2F0553642%2F20231229%2Fob_172264_uk-mod-ukraine-2023-04-28.jpg)
/image%2F0553642%2F20231230%2Fob_0e1220_rusio.jpg)
/image%2F0553642%2F20231229%2Fob_4275a0_malliberejo.jpg)
/image%2F0553642%2F20231229%2Fob_de3678_10-jaroj-da-maliberejo.jpg)