Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 avril 2022 7 03 /04 /avril /2022 16:15
RONALDO SCHEMIDT / AFP

03/03/2022

Bildo: ukrainiaj soldatoj patrolas en la stratoj de Buĉa, nord-okcidente de Kievo, liberigita de la rusia invado sed detruita, la 2an de aprilo 2022.

La tuta regiono de Kievo estas liberigita, laŭ la ukrainiaj aŭtoritatoj.

Sed ju pli tiuj teritorioj estas rekonkeritaj, des pli ekscesoj kaj militkrimoj de la rusiaj soldatoj evidentiĝas.

En Buĉa, nord-okcidente de Kievo, la aŭtoritatoj superŝutitaj pro la nombro de viktimoj, estis devigataj enterigi ilin en komunaj fosaĵoj.

Nord-okcidente de Kievo, en Buĉa, korpoj kuŝas sur la stratoj.

Pli ol monato post la komenciĝo de la rusia invado, la urboj « Irpin, Buĉa, Gostomel kaj la tuta regiono de Kievo estis liberigitaj el la invadinto », anoncis sabaton la ukrainiaj aŭtoritatoj. Sed je kia prezo ? La prezidento Volodimir Zelenskij elvokas en Fejsbuko « totalan katastrofon kaj multajn danĝerojn ».

De la ĉefurbo, centre de la teritorio, ĝis Ĉernobilo, la ukrainia armeo avancas vilaĝon post vilaĝo, per malrapida kaj prudenta progreso, trairante ruinigitajn zonojn.

Ĝis nun, 287 mortintoj estis identigitaj en Buĉa kaj enterigitaj en tri komunaj fosaĵoj, inter kiuj du estis kavigitaj ĉirkaŭ du preĝejoj, eksplikas la urbestro, Anatolij Fedoruk.

« Sed estas multe pli ol 300 mortintoj », certigas Anatolij Kuŝnirĉuk, armepastro renkontita en Buĉa. Li estas taskita pri la entombigo de la korpoj.

Same kiel ĝia najbara urbo Irpin, la urbo estis scenejo de kruelaj bataloj, kaj estas nerekonebla.

« Vi eĉ ne povas imagi, kiom da civiluloj mortis. La korpoj kuŝas sur la stratoj. Ni eĉ ne plu sukcesas kalkuli ilian nombron ».

Anatolij Kuŝnirĉuk, armepastro en Buĉa.

« Pluraj el tiuj kadavroj estas en la keloj aŭ en lokoj, kie la rusiaj teroristoj ĵetis grenadojn. Sed ni ne ankoraŭ okupiĝis pri ili », malĝoje daŭrigas la armepastro.

« La prioritato nun, estas la kadavroj sur la stratoj », li precizigas. Kaj tiuj korpoj estas tre damaĝitaj. « Multaj el tiuj korpoj estis minitaj de la rusiaj soldatoj. Estas ankaŭ viroj kun elŝiritaj manoj, ili pafis ilin en la nukon ».

Anuatolij Kuŝnirĉuk rapide ĉesigas la konversacion, kaj lanĉas helpalvokon.

« Mi bezonas mortsakojn, spiraparatojn kaj dikajn kaŭĉukajn gantojn. La sakoj devas elteni pezojn de 70 ĝis 150 kilogramoj ».

Anatolij Kuŝnirĉuk

Pli sude, en Irpin, la silento regas de post la haltigo de la bataloj, kvar tagojn antaŭen. Obusoj de haŭbizoj plu estas plantitaj en la makadamo.

Rusiaj kalcinitaj tankoj obstrukcas kelkajn vojojn, parto el la bazaro estis bombadita kaj plejparte el la konstruaĵoj estis tuŝita.

Restas kelkaj loĝantoj, precipe maljunuloj, kiuj ne povis aŭ ne volis foriri.

Ili trapasis pli ol monaton enfermitaj en ŝirmejoj aŭ keloj.  

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/manifestations-en-ukraine/temoignage-ukraine-nous-n-arrivons-meme-plus-a-compter-les-morts-a-boutcha-temoigne-un-aumonier_5060344.html

https://www.youtube.com/watch?v=ikoHOiUTuY8         

https://eo.wikipedia.org/wiki/Bu%C4%89a

27/03/2022

Milito en Ukrainio : novaj bombadoj en pluraj urboj pasintan sabaton

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-novaj-bombadoj-en-pluraj-urboj-pasintan-sabaton.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }