/image%2F0553642%2F20230807%2Fob_c7d385_3815.jpg)
07/08/2023
La Eŭropa Movado por Konscienca Obĵeto (EBCO), la Internacio de Militrezistantoj (WRI), la Internacia Kunularo por Repaciĝo (IFOR) kaj Connection e.V. (Germanio) firme kondamnas la enlistigon de la Rusia movado de militrifuzantoj kiel « eksterlanda agento » ekde la 23a de junio 2023.
Tiu decido estas plia evidenta malobservado de Homaj rajtoj, fundamente diskriminacia apliko de leĝo, kiu kontraŭdiras Homajn rajtojn kaj la liberecojn universale agnoskitajn.
La ministrejo pri justico de la Rusia Federacio akuzas la movadon de militrifuzantoj, ke ĝi diskonigas informojn laŭdirite falsajn pri la agoj, decidoj kaj politikoj de la registaro, kaj kontraŭas la militajn aktivecojn de Rusio en Ukrainio.
Laŭ la nuna registaro de Rusia federacio, tiuj asertoj sufiĉas por pravigi la stigmatizadon de la organizaĵo.
La kvar organizaĵoj urĝe petas de Rusio, ke ĝi ĉesigu stimatizadon de la organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj kaj ties defendantoj, kaj liberigu tuj kaj senkondiĉe la centojn da soldatoj kaj civiluloj, kiuj kontraŭas la militon kaj estas kontraŭleĝe enkarcerigitaj, eĉ mistraktitaj.
La rajto al konscienca obĵeto al la militservo estas ligita kun la rajto al libereco de esprimo, konscienco kaj religio, garantiata de la artikolo 18 de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj (PIDCP), al kio ĉiuj devas konformiĝi, eĉ okaze de escepta publika danĝero, kiel stipulas la artikolo 4(2) de la PIDCP.
Konscienca obĵeto estas efektiva kontribuo al la paco ; la protekto de tiu Homa rajto estas eĉ pli grava dum milita tempo. Malgraŭ la kreskantaj minacoj, la Rusia movado de la militrifuzantoj plu estas decidema subteni tiujn, kiuj rezistas al la milito kaj al la truditaj rekrutigoj, kaj informi la internacian komunumon pri sia agado kaj defioj, kiujn ili alfrontas.
Tiu situacio emfazas la gravecon de kontinua subteno dum tiuj malfacilaj tempoj, pere de atentigo kaj monkolekto (https://stoparmy.org/en/).
Firme kondamnante la invadon de Ukrainio, la kvar organizaĵoj petas de Rusio kaj Ukrainio, ke ili garantiu la rajton al konscienca obĵeto al la militservo, respektante plene la eŭropajn kaj internacIajn normojn, interalie tiujn starigitajn de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj.
La kvar organizaĵoj denuncas ankaŭ ĉiujn kazojn de rekrutigoj truditaj, eĉ perfortaj en la rusiaj kaj ukrainaj armeoj, kaj alvokas tiujn ambaŭ landojn, ke ili ĉesigu persekuti la militrifuzantojn, la dizertulojn kaj la neperfortajn kontraŭmilitajn manifestaciantojn.
/image%2F0553642%2F20230807%2Fob_276541_2022-11-03-ukraine-map.png)
Pliaj informoj
Deklaracio de la Rusia movado de militrifuzantoj:
https://en.connection-ev.org/article-3815
Jara raporto de la EBCO pri konscience obĵeto al la miltiservo en Eŭropo 2022- 2023 por la regiono de la Eŭropa Konsilio (CdE) Rusio (eks-meemboe CdE) kaj Belorusio Ŝtato membro kandidato de la (CdE) :
https://ebco-beoc.org/node/565
Sendependa raporto de la Rusia movado de la militrifuzantoj:
https://ebco-beoc.org/node/566
Rusia movado de la militrifuzantoj:
/image%2F0553642%2F20230807%2Fob_0e2d2c_mr.png)
Internacia Kunularo por Repaciĝo (IFOR)
https://fr.wikipedia.org/wiki/International_Fellowship_of_Reconciliation
/image%2F0553642%2F20230807%2Fob_54eada_logo-ecbo.jpg)
/image%2F0553642%2F20230807%2Fob_181569_wri.png)
/image%2F0553642%2F20230807%2Fob_947099_e-v.jpg)