Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 novembre 2023 6 18 /11 /novembre /2023 22:23
Rami al-Sayed/AFP

18/11/2023

Dek jarojn post la malkaŝoj pri kemiaj atakoj per sarino oriente kaj sude de Damasko, imputitaj al la reĝimo de Baŝar Al-Asad, la franca justico ĵus lanĉis internacian arestmandaton pro kompliceco de krimoj kontraŭ la homaro celante la sirian prezidenton. Enketo estis malfermita en 2021, petita de asocioj pri defendo de Homaj rajtoj, kiuj salutas « historian decidon ».

Kompliceco de militaj krimoj kaj kompliceco de krimoj kontraŭ la homaro: per tiuj ambaŭ akuzoj, la franca justico ĵus lanĉis internacian arestmandaton kontraŭ la siria prezidento Baŝar Al-Asad. Tiu ĉi estas akuzata, ke li efektivigis kemiajn atakojn kontraŭ sia popolo, dum la interna milito, kiu furiozigis Sirion, sekve de la Araboj printempoj, kaŭzante la morton de duon-milono da personoj.

 

Pli ol 1 000 mortintoj en orienta Ghuta

Laŭ la usonaj spionservoj, tiuj atakoj per sarino mortigis meze de la somero 2013, en nura tago pli ol 1 000 personojn en Orienta Ghuta, sude kaj oriente de la ĉefurbo, Damasko.

Inter tiu decido de la esplorjuĝistoj de la fako "krimoj kontraŭ la homaro" de la juĝa tribunalo de Parizo, nome de ilia « eksterteritoria kompetenteco » kaj tiu atako, dek jarojn pasis. Tiu tempodaŭro ne venkis la batalemon de la asocioj pri defendo de la Homaj rajtoj, iniciatintoj de tiu plendo, bazita sur atestoj de viktimoj kaj multaj dokumentoj, inter kiuj fotoj kaj videoj.        

« Tiu decido konsistigas historian juĝan precedencon. Tio estas nova venko por la viktimoj, iliaj familioj kaj pluvivantoj, kaj ankaŭ paŝo al justico kaj daŭra paco en Sirio », reagis en komunikaĵo Mazen Darwish, fondinto kaj ĝenerala direktoro de la Siria centro por la mediatoj kaj liberesprimo (SCM).   

Enketo estis malfermita en 2021 pete de la SCM, de la Open Society Justice Initiative (OSJI) kaj de la Syrian Archive, kiuj sin deklaris rektaj postulantoj.

Krom la siria prezidento, tri proksimuloj de la reĝimo estas celitaj, kaj estas koncernataj de arestmandato: lia frato Maher, ĉefo de elita taĉmento de la siria armeo, kaj du generaloj, Ghassan Abbas, direktoro la branĉo 50 de la Centro pri studaĵo kaj sciencaj esploroj (CERS), kaj Bassam al-Hassan interrilata oficiro, kaj ĉefo de la sekureco.

Proceso estis malfermita lastan 10an de oktobro fare de la internacia Kortumo pri Justico (IK) kontraŭ la siria reĝimo akuzata pri torturo kontraŭ dekoj da miloj da personoj de post 2011.

Aliaj juĝaj proceduroj okazas samtempe. Alia proceso estas atendita de la 21a ĝis la 24a de majo 2024 en Parizo, kie tri aliaj altaj siriaj respondeculoj estos juĝitaj pro kompliceco de krimoj kontraŭ la homaro kaj milita delikto, pro la morto de du civitanoj franca-siriaj, Mazzen Dabbagh kaj ties filo Patrick, arestitaj en 2013.             

21/08/2023

Gazetkomunikaĵo de la NeRegistara Organizaĵo MEHAD: de memoro al agado, 10 jarojn post la kemia atako de Ghuta fare de Siria reĝimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/gazetkomunikajo-de-la-neregistara-organizajo-mehad-de-memoro-al-agado-10-jarojn-post-la-kemia-atako-de-ghuta-fare-de-siria-regimo.html

04/03/2021

Sirio: en Parizo, Neregistaraj Organizaĵoj deponas plendon kontraŭ Damasko pro «krimoj kontraŭ la Homaro»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/03/sirio-en-parizo-neregistaraj-organizajoj-deponas-plendon-kontrau-damasko-pro-krimoj-kontrau-la-homaro.html

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }