/image%2F0553642%2F20240510%2Fob_3361ee_a-mother-and-her-four-daughters-arrive.jpg)
10/05/2024
Serio da atakoj kondukitaj de la sudanaj paramilitaj fortoj en la okcidenta regiono Darfuro « starigas eblon » de « genocido » plenuminta kontraŭ etnaj komunumoj nearabaj, asertas la NeRegistata Organizaĵo Human Rights Watch en raporto publikigita ĵaŭdon.
La paramilitistoj de Fortoj de Rapida Subteno (FSR) kaj la alianciĝaj milicoj estis akuzitaj pri etnaj purigadoj, krimoj kontraŭ la Homaro kaj militkrimoj en sia milito kontraŭ la regula armeo, kiu komenciĝis en 2023.
La milito mortigis milojn da personoj. Ekspertoj de UN malkovris ĝis 15 000 personoj en la urbo Genejna, Okcidenta Darfuro, kerno de tio, kion HRW nomas « kampanjo de etna purigado kontraŭ la etno Masalito kaj aliaj nearabaj populacioj de la regiono ».
La raporto dokumentas kiamaniere, de fino de aprilo ĝis novembro 2023, la FSR kaj la alianciĝaj milicoj « sisteme kondukis kampanjon celantan elpeladi, eĉ mortigi la loĝantojn de la etno Masalito ».
La perfortoj, kiuj konsistas en amasaj torturoj, seksperfortoj kaj rabadoj, kulminis meze de julio, kiam miloj da personoj estis mortigitaj en kelkaj tagoj, kaj kreskis denove en novembro.
Satelitaj bildoj montras, ke de post junio, la kvartaloj de la urbo kie plimulte loĝas Masalitoj – kaj kie loĝis antaŭe ĉirkaŭ 540 000 personoj – estis sisteme detruitaj, multoj per buldozoj, malhelpante la fuĝantajn civilulojn rehejmeniĝi, menciis la raporto.