Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2023 1 20 /11 /novembre /2023 22:16
KACPER PEMPEL / Reuters

20/11/2023

Pasintan dimanĉon, centoj da personoj surstratiĝis en Varsovio, por denunci antisemitismon kaj postuli liberigon de la ostaĝoj detenitaj de la Hamaso. Temis, laŭ la aŭtoritatoj pri la plej vasta marŝado iam vidita en Pollando.

Varme vestita sub sia flava kufo, Leo 13-jara, paŝas flanke de siaj gepatroj por subteni la landon, kie li kreskis. Lia familo forlasis Tel-Avivon antaŭ jaro kaj duono por instaliĝi en Varsovio. La adoleskanto memoras pri siaj amikoj, restintaj en Israleo. « Mi ne povas imagi min mem, mian fraton aŭ miajn gepatrojn forkaptitajn tie for, kaj pro tio gravas por mi esti tie hodiaŭ », deklaras la knabo.  

Malantaŭ li, lia patrino Agnieszka plu estas ŝokita pro la eventoj de la 7a de oktobro. « Mi konas polan civitanon, kiu estis forkaptita tie, Alex Danzig, mi konas lin, ĉar ni laboris kune en Israelo. »

Same kiel ili, multaj venis kun sia familio. Jacek preparis siajn filojn 7-jara kaj 3-jara antaŭ ol veni. « Mi iom instruis al la knaboj, kio estas antisemitismo, ni iom diskutis pri tio, kio okazis dum la Dua mondmilito, kaj pri toleremo », li rakontas.

 

Manifestacio « simbola kaj historia »

En Pollando, antisemitismo estas tikla temo pli ol ie ajn aliloke, kiel memoras la ambasadoro de la hebrea Ŝtato en Varsovio, Yacov Livne. « 40% el la loĝantaro de Varsovio estis judaj kaj estis murditaj ĉi tie dum la Holokaŭsto. Do tia subtenmanifestacio ĉi tie estas simbola kaj historia, kaj ni estas tre dankemaj. »

Grazina, 73-jara, esprimas sian timon por estonteco. « Ĉiuj decaj personoj devus esti tie, ĉar Israleo estis perfortege atakita, kaj mi opinias, ke necesas atentigi la mondon pri tio, kio okazis tie. Ĝis nun, mi ĉiam sentis min bone en Pollando, hodiaŭ ĉio plu glatas, sed ni iom timas pri tio, kio atendas nin », ŝi konfidas.

Tagon antaŭen, manifestacio por-Palestina kolektis plurajn milojn da personoj antaŭ la ambasadejo de Israelo.       

24/10/2023

KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/kontrau-la-terorismaj-krimoj-de-la-hamaso-kontrau-la-blokado-kaj-la-bombadoj-de-gazao.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }