Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2024 4 09 /05 /mai /2024 13:31
SAKCHAI LALIT / AP

09/05/2024

Lundon 29an de aprilo, tribunalo de Bankoko kondamnis Arnon Nampa, advokato 39-jara kaj pordemokratia aktivulo ĝis du pliaj jaroj kaj dudek tagoj da enkarcerigo. Li estis juĝita en tri aferoj pro sia politika engaĝiĝo, kaj estas kondamnitaj ĝis sumo de dek jaroj da malliberejo.

Kritiki la reĝon, la reĝinon aŭ iu ajn alian membron de la reĝa familio en Tajlando kondukas rekte en karceron. Arnon Nampa apartenas al tiuj homoj, kiuj provas politike kontraŭi la monarkion, kaj la 29an de aprilo, nova kondamno estis decidita kontraŭ li.

La verdikto koncernas pordemokratian kolektiĝon en aŭgusto 2021 centre de Bankoko, kies temo estis Harry Potter. Dum tiu kolektiĝo, Arnon Nampa paroladis, vestita per la uniformoj de la sorĉisto-lernantoj, kiuj figuras en la romanoj de J.K. Rowling. Post tiu partopreno, li estis kondamnita pro reĝa kalumnio, nerespekto de la urĝa stato (Kovim-19) kaj senpermesa uzado de haŭtparolilo, detaligis la Thai Lawyers for Human Rights (TLHR).  

Arnon Nampa jam estis dufoje kondamnita ĝis kvar jaroj, ĉiufoje pro majestatenco. Sume, li estas persekutita koncerne 14 majestatencajn aferojn pro paroladoj kaj retpublikigaĵoj inter 2020 kaj 2021, laŭ TLHR.

 

Malsimilecoj inter junaj generacioj liberecavidaj kaj konservativaj elitoj

En 2020 kaj 2021, miloj da personoj kolektiĝintaj en gigantaj manifestacioj postulis profundan revizion de la tajlanda sistemo.  

La uzado de la leĝo pri majestatenco, aŭ artikolo 112, estas utiligita por celi la politikajn opoziciulojn, denuncas la organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj.  

La pordemokratia movado postulas reformon de tiu leĝo, kiu punas ĝis dek kvin jaroj da malliberejo ĉian insulton, kiu celas la reĝon aŭ ties familion. Sed la nuna registaro rifuzas diskuton pri la temo, konsiderata kiel tabuo en la surloka politika vivo.

Inter la komenco de la prodemokratiaj manifestacioj en julio 2020 kaj februaro 2024, 270 personoj estis akuzitaj, ke ili malobeis la leĝon pri majestatenco, laŭ Thai Lawyers for Human Rights (TLHR). 

15/11/2021

Tajlando : la manifestacioj favore al reformo de la monarkio rekomenciĝas

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/tajlando-la-manifestacioj-favore-al-reformo-de-la-monarkio-rekomencigas.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }