Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 novembre 2023 5 17 /11 /novembre /2023 15:15

17/11/2023

Aleksandra Skoĉilenko artistino, kies sano estas malfortika, estis arestita en 2022. Ŝi tiam gluis kontraŭ-militajn etikedojn kontraŭ la milito en Ukraino en la supermarktoj de Sankt-Peterburgo. Unu el la simbolaj protestantoj troviĝas do en karcero por longa tempo.

Estis necese atendi kvar tagojn por ekscii la verdikton: la juĝistino interrompis la aŭdiencon lundon 13an de novembro kaj prokrastis sian decidon. Ŝi pravigis sin elvokante la tro intensajn aplaŭdojn de la publiko favore al la akuzitino kaj ties advokato.

Dum la proceso, ŝiaj proksimuloj denuncis horojn da aŭdienco sen eblo kunporti akvobotelon. Aleksandra Skoĉilenko suferas malfacilan traktadon. Ili konsideras, ke ŝi ne estas sufiĉe prizorgata. La junulino 33-jara efektive suferas intestan malsanon kaj koran heredan malsanon. « Puno je malliberejo estus katastrofo por ŝi », diris ŝia patrino pasintan monaton. Ĉiuj petoj aranĝi ŝian punon en malpli drastaj kondiĉoj estis forpuŝitaj de la rusia justico.

Artistino kaj muzikistino, Aleksandra Skoĉilenko, anstataŭigis en 2022 kelkajn prezetikedojn de varoj en supermarketo. Anstataŭ ili, ŝi skribis malgrandajn kontraŭ-militajn mesaĝojn kiel: « Putin mensogas al vi de antaŭ 20 jaroj », « La konsekvencoj de tiuj mensogoj estas, ke ni pretas pravigi militon kaj sensencajn mortintojn ». Kliento, kiu butikumis denuncis ŝin.   

21/09/2022

Milito en Ukrainio : laŭ NRO, pli ol 1000 personoj estis arestitaj en Rusio dum manifestacioj kontraŭ la parta mobilizado dekretita de Vladimir Putin

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/milito-en-ukrainio-lau-nro-pli-ol-1000-personoj-estis-arestitaj-en-rusio-dum-manifestacioj-kontrau-la-parta-mobilizado-dekretita-de-vladimir-putin.html

07/03/2022

Milito en Ukrainio : perforta represio en Moskvo dum kontraŭmilitaj manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-perforta-represio-en-moskvo-dum-kontraumilitaj-manifestacioj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }