/image%2F0553642%2F20240513%2Fob_9919cb_000-34ql2yg-1.jpg)
13/05/2024
En Birmo, laŭ UN, la nombro de delokitaj personoj atingas tri milionojn, ĉefe pro la enlanda milito, estigita de la milita puĉo de 2021.
Ĉirkaŭ 2,7 milonoj da personoj estis devigitaj fuĝi sian hejmon por eskapi la alfrontiĝojn, kiuj de post la puĉo detruas tiun landon de 54 milionoj da loĝantoj. Tiu puĉo renversis la civilan registaron de Aung San Suu Kyi.
La ekrego de la generaloj revigligis la batalojn inter la armeo kaj la armitaj etnaj grupoj, kiuj ĉeestas en pluraj regionoj de Birmo kaj naskis dekojn da « fortoj de defendo de la popolo », kiujn la ĥunto ne sukcesis venki.
« En 2024, Birmo troviĝas proksime de kolapso kun pligraviĝanta humanitara krizo », deklaris en komunikaĵo la surloka kunordiganto, kiu reprezentas UN en la lando. Estas taksite, ke triono el la delokitoj estas infanoj, laŭ la komunikaĵo publikigita lundon.
Duono el la delokitoj tiujn ses lastajn monatojn
Laŭ UN, preskaŭ duono el la delokitaj personoj estis tiaj dum la ses lastaj monatoj, post ofensivo lanĉita en oktobro 2023 fare de alianciĝo de armitaj etnaj grupoj en la Ŝtato Ŝan, norde de la lando.
Tiu ofensivo reprezentis por la regantaj generaloj militan minacon el senprecedenca amplekso de post la puĉo de 2021, laŭ analizistoj. Ĝi ebligis al la alianciĝo ekposedi tutajn partojn de la birma teritorio kaj de limpasejoj gravaj por la komerco ĉe la ĉina landlimo.
En Birmo, la landlimaj zonoj akceptas multegaj armitaj etnaj grupoj, inter kiuj multaj batalas kontraŭ la armeo de post la sendependeco kontraŭ Britio en 1948. Ili deziris pli da aŭtonomio kaj kontrolo de la riĉaĵoj.
Proksime de la ciklona sezono en majo-junio, Unuiĝintaj Nacioj anoncis, ke manko de mono riskas malhelpi siajn humanitarajn operacojn.
Pli ol 355 000 personoj estas nun delokitaj okcidente de la Ŝtato Raĥino okcidente de la lando, skuita de novembro per alfrontiĝoj inter la Raĥina armeo kaj la armeo.