Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mai 2024 3 15 /05 /mai /2024 21:53
ONU Info / Ziad Taleb

15/05/2024

Dum daŭras la konflikto en Gaza-sektoro, la Palestinanoj memorfestas la 76-an datrevenon de la Nakba, kiu puŝis ĉirkaŭ 750 000 inter ili al ekzilo.

En tiu salono situanta en la kampadejo por rifuĝintoj de Ŝatila en Bejruto, tiuj maljunaj personoj sekvas sankurson. Multaj trapasis grandan parton de sia vivo ĉi tie en Libano.

En 1948, dum la kreado de la Ŝtato Israelo, 750 000 Palestinanoj estis truditaj fuĝi sian teron. Tiu tago estas nomita la Nakba, kio signifas la katastrofo en la arabo.

Anna esperas iun tagon rehejmeniĝi.

« Ni neniam forgesos nian landon. Ni donas suĉboteleton al la beboj dirante al ili "vi estas palestinanoj kaj vi rehejmeniĝu", kaj tio ekde ilia plej juna aĝo. Ni neniam forgesos Palestinon. Se ne revenos mi, faros tion mia filo, mia nepo aŭ mia post-nepo. Kio gravas, estas ke Palestino revenu », ŝi eksplikas.

En tiu merkredo 15a de majo, la Palestinanoj memorfestas la 76-an datrevenon de la Nakba. De post la komenciĝo de la milito en Gaza-sektoro, kelkaj israelaj ministroj rekomendas la ekzilon de la loĝantaro. La Gazaanoj, kiuj estis delokitaj fare de la konflikto, timas perdi tion, kio restas de ilia tero.              

Tio estas la kazo de Mustafa, kiu instaliĝis en Rafaĥo, kiam li estis kvinjara. Hodiaŭ, li estas 81-jara, kaj timas esti denove devigita rifuĝi aliloken.

« Mi ne kapablas garantii mian sekurecon, mi vivas en ekstrema timo. Mi ne kapablas garantii la sekurecon de mia filo kaj mia nepo », li eksplikas.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, ĉirkaŭ 450 000 personoj estis truditaj fuĝi Rafaĥon tiujn lastajn tagojn. Malgraŭ la internaciaj avertoj, la israela armeo plu bombadas la urbon.

Ĉi tien rifuĝis pli miliono da personoj, kiuj fuĝis la bombadojn en la nordo kaj la centro de la palestina enklavo.   

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }