/image%2F0553642%2F20210304%2Fob_8c6e50_telechargement.jpg)
04/03/2021
Plendo kontraŭ la siria reĝimo estis deponita mardon 2an de marto ĉe la juĝa tribunalo de Parizo pro «krimoj kontraŭ la Homaro», kaj «militkrimoj», anoncis tri NROj, kiuj iniciatis la plendon. Tio koncernas la kemiajn atakojn kontraŭ la loĝantaro en 2013, kiam 1 400 personoj mortis.
La bildoj de virinoj kaj infanoj kaptitaj dum sia dormo, mortintaj en atakoj per sarino, skandalis la tutan mondon. Tio okazis en aŭgusto 2013 en Sirio, la reĝimo de Baŝar Al-Asad estis tiam akuzita. Sed fronte al la nekapableco de la okcidentaj landoj reagi, tri NROj mobiliziĝis kaj plendas ok jarojn poste, pro krimoj kontraŭ la Homaro kaj militkrimoj.
«Tio ne estis facila, temas pri juĝa procezo, rakontas Mazen Darwish, advokato kaj direktoro de la Siria centro de mediatoj kaj esprimlibereco. Ni multe laboris por kolekti pruvojn, parolojn de viktimoj kaj atestantoj. Ni devis establi ĉenon de ordono por trovi la respondeculojn en tiuj atakoj».
La NROj decidis deponi plendon ĉe la juĝa tribunalo de Parizo, nome de eksterteritoria kompetenteco. Tamen, la siria prezidento Baŝar Al-Asad ne estas rekte celita.
«Tiaj tribunaloj ne povas persekuti prezidenton de alia lando, eksplikas Mazen Darwish. Ni do celis Maher el-Assad, la fraton de Baŝar. Ni opinias, ke ja la taĉmento, kiun li komandis, plenumis tiujn atakojn».
La NROj esperas, ke ilia plendo sukcesos, por juĝi la kulpintojn, sed ankaŭ por eviti aliajn atakojn. Laŭ ili, Sirio plu disponas pri grava arsenalo de kemiaj armiloj.
/image%2F0553642%2F20210304%2Fob_f7283a_image-0553642-20210225-ob-badcff-resiz.jpg)
25/02/2021
Sirio: eks-agento de la reĝimo de Baŝar Al-Asad estis kondamnita en Germanio dum historia proceso