Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 août 2023 1 21 /08 /août /2023 19:42
AP

21/08/2023

En tiu solena tago, ni kolektiĝas por memorfesti eventon, kiu markis el neforgesebla maniero niajn konsciencojn antaŭ jardeko.

La ruĝa linio estis transpaŝita, dum la nacioj de la tuta mondo engaĝiĝis kontraŭi ĉiujn, kiuj transiros ĝin, jen en la kemia, jen en la nuklea fako.

Rande de la kvartaloj de Damasko, aparte en Ghuta, la doloro de tiu realo frapis fronte. La loĝantaro spertis teruran suferon, dum la konsekvencoj de tiu armilo estis perfekte konataj.

La sarino, aĉa kaj senkompata gaso, falĉis la vivon de multegaj animoj, kondukis al la morto de 1 400 personoj kaj lasis en daŭro de unu nokto agonii milojn da viktimoj kaj familioj.

Senkulpaj animoj, infanoj kaj vundeblaj personoj pagis la teruran prezon de tiu armilo de amasa detruado dum ilia dormo.

La NeRegistara Organizaĵo MEHAD engaĝiĝis en Sirio en la formado de flegistoj kaj starigo de planoj pri protektado de la sanitaraj strukturoj.

Ene de MEHAD, la profundaj cikatroj postlasitaj de tiu tragika evento reeĥas kiel definitiva alvoko al agado. La minacoj propraj al la kemiaj substancoj ne estu ignorataj.

Pro tio, kiel medicina NRO, ni investas el firma maniero en la formado al militmedicino. Nia iniciativo celas kontraŭi la uzadon de tiuj kemiaj agentoj, aparte en Ukrainio, kie la alarmaj signoj estas nekontesteblaj. Nia konvinko estas profunda: spertitaj medicinaj formadoj kaj atenta prigardado havas la povon anticipi la venontajn katastrofojn.

Tio estas urĝa alarmkrio, alvoko al internacia agado kunaranĝita por malhelpi ĉiujn provojn uzadi denove tiujn detruajn elementojn. Ni unuigu niajn fortojn, ni forĝu estonton, en kiu tiaj teruraj tragedioj neniam plu okazos.          

La organizaĵo MEHAD engaĝiĝas apliki la ekkonojn akiritajn en la elprovo en Sirio por gvidi niajn strebojn nunajn kaj estontajn en Ukrainio, en la fina celo protekti la vivon, la dignecon kaj la stabilecon de la popoloj en la tuta mondo.     

Ni solene petas de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Ĝenerala Sekretario, en tiu tago de memorfesto de la 21a de aŭgusto 2023, proklami en deklaracio, ke la uzado de kemiaj kaj nukleaj armiloj konstituas ekde nun netuŝeblan linion.  

Kiu ajn aŭdacus transiri tiu linion stariĝus rande de nehumaneco.      

27/11/2013

Sirio : kemiaj armiloj, senjuĝaj ekzekutoj, torturoj ... pli ol 11.000 infanoj mortigitaj en la siria konflikto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2013/11/sirio-kemiaj-armiloj-senju%C4%9Daj-ekzekutoj-torturoj-.-pli-ol-11.000-infanoj-mortigitaj-en-la-siria-konflikto.html

10/04/2022

Alexander Dvornikov, eks-batalanto en Sirio, estas nomumita ĉekape de la rusiaj trupoj en Ukrainio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/alexander-dvornikov-eks-batalanto-en-sirio-estas-nomumita-cekape-de-la-rusiaj-trupoj-en-ukrainio.html

03/04/2021

Rusiaj NeRegistaraj Organizaĵoj kondamnas la rolon de Moskvo en la militkrimoj en Sirio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/rusaj-neregistaraj-organizajoj-kondamnas-la-rolon-de-moskvo-en-la-militkrimoj-en-sirio.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }