Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 janvier 2023 2 17 /01 /janvier /2023 22:29
REUTERS

17/01/2022

72 detruitaj apartamentoj, 230 aliaj damaĝitaj… La rusia misilo, kiu frapis konstruaĵon sabaton 14an de januaro en Dnipro, Ukrainio, okazigis imponajn damaĝojn.

La homa bilanco estas grava, sed la priserĉoj estas interrompitaj.

Mardon, Ukrainio metis finon al la operacioj de serĉado kaj helpo en la ruinaĵoj de loĝdomoj en Dnipro, oriente de la lando, kie almenaŭ 44 personoj estis mortigitaj fare de la rusia misilo.

Laŭ la urĝaj servoj de la Ŝtato, 20 personoj plu malaperis post la atako, kiu frapis Dnipron sabaton. 44 personoj mortis, inter kiuj kvin infanoj. Tridek naŭ personoj estis eltiritaj de la ruinaĵoj, kaj 79 estis vunditaj.

 

Laŭ Ukrainio, temas pri misilo Kh-22

« Je la 13a horo (surloka horo), la 17a de januaro, la operacioj pri serĉado kaj helpo en la urbo Dnipro sur la loko de la atako haltis », skribis la urĝa servo en la mesaĝilo Telegram.

Ukrainio asertas, ke la konstruaĵo estis frapita de rusia misilo Kh-22.

Rusio deklaris siaflanke, ke « siaj misilpafoj de sabato ne celis loĝdomojn ».

28/05/2022

Milito en Ukrainio : sendependa raporto opinias, ke ekzistas « tre grava risko de genocido » kontraŭ Ukrainoj fare de Rusio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/milito-en-ukrainio-sendependa-raporto-opinias-ke-ekzistas-tre-grava-risko-de-genocido-kontrau-ukrainoj-fare-de-rusio.html

21/12/2022

Trudita deportado de ukrainaj infanoj al Rusio: asocio petas malfermon de enketo pro « genocido » ĉe la Internacia Puna kortumo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/trudita-deportado-de-ukrainaj-infanoj-al-rusio-asocio-petas-malfermon-de-enketo-pro-genocido-ce-la-internacia-puna-kortumo.html

01/06/2022

Milito en Ukrainio : « La rusianoj detruos ĉion por posedi tiun teritorion », denuncas la urbestro de Severodoneck, kie kemia uzino estis bombita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/milito-en-ukrainio-la-rusianoj-detruos-cion-por-posedi-tiun-teritorion-denuncas-la-urbestro-de-severodoneck-kie-kemia-uzino-estis-bombita.html

 

Paco inter la popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, kontraŭrasismo, kontraŭseksismo, Medidefendado en Esperanto

https://twitter.com/esperantoNMIN

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }