Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juin 2022 3 01 /06 /juin /2022 21:08
Alexander Ermochenko/Reuters

01/06/2022

« Rezervujo de nitrata acido » de kemia uzino en Severodoneck, oriente de Ukrainio, estis tuŝita mardon fare de rusia bombo, anoncis la regiona guberniestro. La loĝantoj estas petataj ne eliri el la aviadilatakaj ŝirmiloj.

Iom da tempo antaŭ la eksplodo de la rezervujo, la urbestro de Severodoneck, Olexandre Struk esprimis telefone sian maltrankviliĝon: la uzino Azot, giganta kemia uzino, kiu ne plu funkcias de antaŭ tri semajnoj, estas celita de rusiaj bomboj.

« Eksplodo de amoniako estus danĝere al ĉiuj, agresantoj kaj agresitoj… la kemia nubo povus kaŭzi amasan poluadon laŭ kilometroj. Tio estas en la intereso de neniu. Se tio okazu, Dio nin protektu », li konfidis telefone.        

La urbo, administracia centro de la regiono Luhansko por la ukrainaj aŭtoritatoj estas de post pluraj tagoj la epicentro de teruraj bataloj inter la armeoj rusia kaj ukraina : 90% el la urbo estas detruitaj, laŭ la regiona guberniestro sed la rezistado persistas.   

Ja en tiu areo la franca ĵurnalisto Frédéric Leclerc-Imhoff mortis lundon 30an de majo.

La ukrainaj aŭtoritatoj timas, ke la urbo spertu la saman sorton ol Mariupolo. Civiluloj rifuĝis en la ŝirmejoj de giganta uzino, celita de la rusiaj frapoj, kvankam la uzino Azot ne estas ŝtalejo, kiel Azovstal, sed kemia uzino.

 

« Por la Rusoj ne gravas, ĉu la homoj pluvivas aŭ ne »

Kelkajn minutojn poste, la ukrainaj soldatoj deĵorantaj apud la uzino, kiu dungis 30 000 personojn antaŭ la rusia invado, enretigis videojn, interalie en la apo "TikTok". Ili priskribas dikan nubon de oranĝa fumo, kiu alĉieliĝas.

Kelkaj maltrankviliĝas, kaj sin demandas, ĉu ili devas sin protekti de ĝi.

Rapide, la guberniestro de la regiono anoncis: rezervujo de nitrita acido estas tuŝata, kion rapide konfirmis la urbestro de Severodoneck.

« Por la Rusoj ne gravas, ĉu la homoj pluvivas aŭ ne… Ilia celo estas kapti la teritorion. Ili ĉion detruos por posedi ĝin », plu koleras Olexandre Struk.  

La loĝantoj estas petataj restadi kaŝitaj : « Ne forlasu la ŝirmejojn » kaj « preparu vizaĝmaskojn trempitajn en natrosolvaĵo », skribis la guberniestro en la tujmesaĝilo "Telegram".

La nitrata acido povas interalie kaŭzi pulmajn lezojn aŭ blindiĝon. Sub formo de gaso, ĝi estas « sufoka, irita, eĉ kaŭstika » kiam ĝi estas inhalita, kaj povas ankaŭ damaĝi la haŭton aŭ la okulojn.

Antaŭ ol malŝalti sian telefonon, la urbestro asertas, ke 800 civiluloj, laboristoj de la uzino kaj iliaj familioj, estas rifuĝintaj en la ŝirmejoj de la uzino.           

28/05/2022

Milito en Ukrainio : sendependa raporto opinias, ke ekzistas « tre grava risko de genocido » kontraŭ Ukrainoj fare de Rusio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/milito-en-ukrainio-sendependa-raporto-opinias-ke-ekzistas-tre-grava-risko-de-genocido-kontrau-ukrainoj-fare-de-rusio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }