/image%2F0553642%2F20230118%2Fob_5b9a26_31a4efaaecbbfc724db7dd449b4e758f.jpg)
18/01/2022
Pasintan 13an de oktobro, Cassius Turvey, juna aborigeno 15-jara estis mortigita revenante de lernejo. La proceso de lia supozata murdisto komenciĝis merkredon 18an de januaro.
De sia malliberejo en videokonferenco, Jack Brearley, 21-jara aperis rapide pasintan merkredon 18an de januaro antaŭ siaj juĝistoj. La akuzito kontentiĝis mencii sian identecon, kaj la aŭdienco estis prokrastita dum dek semajnoj, por ebligi al la advokatoj konsulti la dosieron pri akuzado.
Jack Brearley fakte estas akuzata pri murdo, sed ĉu la kvalifiko de krimo de malamo estos adoptita de la justico ? Laŭ liaj advokatoj, tio sendube okazos, Cassius Turvey, 15-jara, estis mortigita, ĉar ja li estis aborigeno.
Ses aborigenoj el dek estas viktimoj de rasismo
De post lia morto la 13an de oktobro, la afero estigas ondon de indigno en Aŭstralio. Ĉefe pro la sinteno de la polico, ĉar efektive kvin tagojn estis necesaj al la lokaj aŭtoritatoj por okupiĝi pri la murdo de la adoleskanto.
« Cassius estis en la maltaŭga loko en maltaŭga momento », eĉ provis ekspliki la surloka komisaro.
Sed ankaŭ ĉar la krimo aldoniĝas al jam longa listo de aborigenoj mortigitaj tiujn lastajn jarojn.
La asocioj pri defendo de Homaj rajtoj denuncas endemian rasismon en Aŭstralio. Laŭ enketo de la NeRegistara Organizaĵo Reconciliation Aŭstralia ses aborigenoj el dek asertas, ke ili estis viktimoj de rasismo tiujn ses lastajn monatojn.