21/12/2022
Centoj da miloj da ukrainaj infanoj estis forprenitaj el siaj gepatroj, kaj trudite deportitaj al Rusio. La franca asocio « Pour l’Ukraine, leur liberté et la notre » (« Por Ukraino, ilia libereco kaj la nia ») petas de la Internacia Puna Kortumo (IPK) en Hago, ke ĝi malfermu enketon pro « genocido », kun pruvaj elementoj.
La nombroj estas vertiĝodonaj, kaj la elementoj montritaj kaŭzas naŭzon.
Inter la centoj da miloj da ukrainaj infanoj deportitaj al Rusio nome de la « sennaziigo » de la lando, 13 000 inter ili estis jam identigitaj, dum inter 200 000 kaj 700 000 aliaj estas potenciale koncernataj.
Laŭ Emmanuel Daoud, advokato de la asocio « Por Ukraino, ilia libereco kaj la nia », krimo de genocido okazas en Ukrainio.
Centoj da miloj da infanoj estas trudite deportataj, forprenitaj el akuŝejoj, orfejoj, el la teritorioj okupaciataj de Rusio, aŭ disigitaj el la aŭtoritato de siaj rifuĝintaj gepatroj en la filtriĝaj kampoj ĉe ilia alveno en Rusio.
« Temas pri trudita grandskala deportado por tranĉi ligilon kun ukraina identeco kaj Ukraina nacio. Ili deziras ĉion malaperigi. » - Emmanuel Daoud, advokato de la asocio « Por Ukraino, ilia libereco kaj la nia »
Politiko jam efektivigita post la anekso de Krimeo en 2014
La leĝo, instigita de Vladimir Putin, ebligas adopton de tiuj infanoj en daŭro de tago. La aŭtoritatoj povas tiel ŝanĝi la daton, la naskiĝlokon, ilian antaŭnomon por « rusiigi » ilin. « Kiel infano 2 aŭ 3-jara povas retrovi siajn gepatrojn, post 5, 10 aŭ 15 jaroj, kun tiu nova civila stato ?, demandas S° Daoud. Tio ne eblas ! ».
Rusio pravigas tiun politikon por savi tiujn infanojn, kiuj laŭ ĝi estas rusoj.
La asocio « Por Ukraino, ilia libereco kaj la nia » petas de la "Internacia Puna Kortumo" (IPK), ke ĝi malfermu enketon pro genocido.
Pasintan monaton, Internacia Amnestio publikigis raporton (en la angla), kiu dokumentas tiujn deportadojn de ukrainaj loĝantaroj.
La dokumentoj, kiuj estas prezentitaj merkredon 21an de decembro ĉe la IPK montras, ke tia politiko jam estis efektigivita post la anekso de Krimeo en 2014.
Tiu politiko estas do planita agado, kiu konsistigas, aŭ la Statuto de Romo, krimon de genocido kaj krimon kontraŭ la homaro.
Gazetkonferenco de la asocio en la franca :
09/09/2022
Milito en Ukrainio: Unuiĝintaj Nacioj juĝas « kredindaj » la akuzojn, laŭ kiuj la ukrainiaj infanoj estas trude translokitaj en Rusion
28/05/2022
Milito en Ukrainio: sendependa raporto opinias, ke ekzistas « tre grava risko de genocido » kontraŭ Ukrainoj fare de Rusio
17/07/2021
Ukrainio: traserĉadoj, pridemandadoj, la OSCE alarmas pri « filtrokampoj »
05/05/2015
Krimeo: «la duoninsulo el timo»
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/05/krimeo-la-duoninsulo-el-timo.html