Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 janvier 2023 1 16 /01 /janvier /2023 22:29

16/01/2022

42 personoj mortis dum la lastaj semajnoj da protestado. La manifestaciantoj plu postulas demision de la prezidentino Dina Boluarte, malfondon de la Kongreso kaj tujan baloton. De post dimanĉo, reage al tiuj manifestacioj, kiuj okazas de la 4a de januaro, la urĝa stato aplikiĝas en pluraj regionoj de la lando.

La registaro tiel vastigis al kelkaj regionoj la nacian urĝan staton, kiu estis jam starigita de antaŭ pli ol monato.

Estas nun koncernataj, por daŭro de 30 tagoj, la ĉefurbo Limo kaj la haveno Cajao, tri provincoj kaj la departementoj Kusko kaj Punjo sude de Peruo.

De preskaŭ du semajnoj, ja ĉi tie la manifestacioj estas la plej intensaj. Cirkaŭ cent vojoj plu estas blokitaj.

La urĝa stato ebligas al la Ŝtato sendi la armeon por demeti la barilojn. La aranĝo ankaŭ ebligas limigi, laŭbezone, la moviĝon de la loĝantoj, la liberecon pri kunsido. En Punjo, sud-oriente, la loĝantoj ricevis kiel instrukciojn restadi hejme inter la 20a horo kaj la 4a horo matene, krom escepto.          

Malgraŭ tio, ĉi-lunde, miloj da manifestaciantoj konverĝis al Limo por amase protesti. Almenaŭ tri mil personoj de Andahuaylas (sud-oriente), unu el la epicentroj de la manifestacioj de decembro, prepariĝis dimanĉon posttagmeze atingi per aŭtoj kaj kamionoj la peruan ĉefurbon, raportas la radio RPP.

Laŭ ĵusaj opinisondoj, 71% el la Peruanoj malaprobas la politikon de la prezidentino Dina Boluarte. 88% kontraŭas en la Kongreso.

Duono el la loĝantaro aprobas la manifestaciojn. Malpli ol en decembro.

Sabaton, Dina Boluarte ripetis, ke ŝi ne rezignos. Ŝi kvalifikas la manifestaciantojn « grupetoj da perfortaj agitantoj », kaj ŝajne ignoras la sociajn postulojn de la protestoj.    

10/01/2023

Peruo: novaj kontraŭregistaraj manifestacioj okazigas almenaŭ 17 mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/peruo-novaj-kontrauregistaraj-manifestacioj-okazigas-almenau-17-mortintojn.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }