Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 décembre 2022 1 26 /12 /décembre /2022 22:36
Foto Scott Eisen / GETTY IMAGES NORTH AMERICA

26/12/2022

De pluraj tagoj, Usono kaj Kanado spertas esceptan klimatan epizodon faritan de malvarmegaj temperaturoj kaj intensaj neĝpluvoj. Almenaŭ 24 personoj mortis, centoj da miloj da hejmoj kaj entreprenoj estas senigitaj je elektro.

« Vekiĝintaj matene de kristnasko, raportas USA Today, milionoj da personoj en tuta Usono frontis senprecedencajn temperaturojn pro giganta polusa tempesto, kiu jam de pluraj tagoj disvastiĝas en la lando, kaŭzante fortajn neĝpluvegojn kaj danĝeran malvarmegon ».

« Ekde vendredo 23a de decembro, la tempesto evoluis al ciklona bombo, meteologia fenomeno karakterizita de perfortaj ventoj, fortaj neĝtempestoj kaj negativaj temperaturoj ».

Dum malvarma ondo verŝajne daŭros en la venontaj tagoj, la bilanco ekde nun atingas 24 mortintojn. Centoj da miloj da hejmoj kaj entreprenoj estis senigitaj je elektro kaj miloj da flugoj estis nuligitaj. Tiu klimata epizodo tuŝas ankaŭ Kanadon, kie ĝis 550 000 klientoj de la elektro-provizanto Hydro-Québec estis senigitaj je elektro kaj spertis samtempe kulminan interrompon de elektro, mencias CBC.

 

Klimata ŝanĝiĝo

En alia artikolo, USA Today kolektis la eksplikojn de pluraj sciencistoj por rebati tiujn – multnombrajn – kiuj argumentas, ke tiu malvarma ondo neniigas la realecon de la klimata varmiĝo.      

La usona retejo precizigas interalie, ke oni ja observas de antaŭ cent kvindek jaroj plialtiĝon de la ĝenerala temperaturo. « Tio ne signifas, ke la plivarmiĝo estas ĉie, tio signifas, ke la klimato estas pli ŝanĝiĝema en sia tuteco ».

Senkonteste, la vintroj ja estas averaĝe pli varmaj. El klimata vidpunkto, la usonaj vintroj estas pli mallongaj, la someroj pli longaj ; « 57% el la usona meteologiaj stacioj registris malkreskon de neĝpluvoj de post la 1930aj jaroj », daŭrigas USA Today. Estas atendite, dum la venonta jarcento, ke « la nombro de ekstrema varmo altiĝos, malgraŭ kelkaj epizodoj de ekstrema malvarmo ».

01/03/2022

La lasta raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo estas « maparo pri la homa sufero »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/la-lasta-raporto-de-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-pri-la-klimato-estas-maparo-pri-la-homa-sufero.html

06/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (5)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-5.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }