Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juin 2022 2 07 /06 /juin /2022 21:08

07/06/2022

Aridaj kampoj ĝis la horizonto : Sirio kaj Irako frontas fruan sekecon, kiu minacas la rikoltojn, kaj aŭguras riskon de malsato en tiuj landoj.

Konsiderata kiel grava rezervujo de tritiko, la nord-orienta regiono de Sirio frontas katastrofan situacion.

« Duan sinsekvan jaron, ni frontas tre fruan sekecon. Ni ne ankoraŭ sukcesis rikolti », konstatas siria agrikulturisto, kiu bedaŭras sian investadon.  

Lia rikoltita tritiko, je malbona kvalito, estos uzata nur por nutri la brutaron.

Tiujn lastajn semajnojn, Siro kaj Irako suferis sablajn tempestojn, kiuj estas novaj konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo.

 

Timo pri malsatego

Post dek unu jaroj da milito en Sirio, tiu nova malfacilaĵo estas defio por agrikulturistoj kelkfoje senigitaj je helpoj de la Ŝtato.

« La prezo fiksita de la administracio atingas po 2 200 siriajn pundojn por kilogramo da tritiko. Tio reprezentas malpli ol eŭro. Tio ne sufiĉas por savi nian ekspluatejon », konstatas siria cerealvendisto.

Krom sekeco, ankaŭ epidemio de hemoragia febro frapas la brutaron, interalie en Irako.  

Unuiĝintaj Nacioj maltrankviliĝas pro ebla malsatego en Orienta Afriko kaj Sirio, dum 60% el la loĝantaro penas sin nutri konvene.

11/05/2022

Korno de Afriko : la sekeco minacas 20 milionojn da personoj je nutrada malsekureco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/korno-de-afriko-la-sekeco-minacas-20-milionojn-da-personoj-je-nutrada-malsekureco.html

22/04/2022

Polvo-tempesto : dekoj da personoj enhospitaligitaj en Irako !

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/polvo-tempesto-dekoj-da-personoj-enhospitaligitaj-en-irako.html

08/02/2022

Korno de Afriko : dek tri milionoj da personoj estas minacitaj de malsatego pro la sekeco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/korno-de-afriko-dek-tri-milionoj-da-personoj-estas-minacitaj-de-malsatego-pro-la-sekeco.html

16/11/2021

Sekeco en Jordanio : la manko de akvo fariĝas alarma por la loĝantaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/sekeco-en-jordanio-la-manko-de-akvo-farigas-alarma-por-la-logantaro.html

28/10/2021

Internacia Amnestio postulas urĝan helpon al Madagaskaro, kiu  alfrontas sekecon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/internacia-amnestio-postulas-urgan-helpon-al-madagaskaro-kiu-alfrontas-sekecon.html

14/01/2021

Klimata ŝanĝiĝo: terura sekeco malsatigas la sudon de Madagaskaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/klimata-sangigo-terura-sekeco-malsatigas-la-sudon-de-madagaskaro.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }