Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mai 2020 4 07 /05 /mai /2020 15:11
GETTY IMAGES

07/05/2020

Bildo: dekoj da miloj da personoj estis evakuitaj en pluraj regionoj de Kenjo pro inundoj. 

Fortaj pluvoj mortigis preskaŭ 200 personojn en Kenjo, laŭ oficialuloj cititaj de la surlokaj mediatoj.  

Laŭ la ĵurnalo "Daily Nation", 194 personoj mortis en la lando pro pluvegoj, terglitadoj kaj inundoj.

Laŭ la novaĵagentejo Reuters, la porparolanto de la kenja registaro Cyrus Oguna deklaris, ke la inundoj jam okazigis 100 000 delokitojn, dum tiuj tri lastaj semajnoj. 

La aŭtoritatoj petis de la personoj, kiuj vivas en inundeblaj areoj, kiel laŭlonge de riveroj, ke ili portempe forlasu siajn komunumojn.

Laŭ la "Daily Nation", la ministro pri internaj aferoj, la Doktoro Fred Matiangi indikis, ke la aŭtoritatoj pretas «trude» evakui la personojn en danĝero.

«Ni ne havas elekton. Ni evakuos la homojn per forto, eĉ se ni devas mem konduki ilin en kamionoj», deklaris oficialulo al la ĵurnalo Standard Digital.

Koncerne tiujn, kiuj ne scias kien iri, la aŭtoritatoj disponigis al ili lernejojn, fermitajn pro la trudizoliĝo ligita al la nova kronviruso.

Tiuj lernejoj rolos do kiel portempaj loĝejoj por la delokitaj familioj.

La aŭtoritatoj ankaŭ certigis, ke la registaro provizos nutradajn porciojn, akvon kaj transdonon de mono per telefono al la delokitaj familioj.

La meteologia agentejo de Kenjo substrekis, ke la aferoj pligraviĝos, ĉar abundaj pluvoj estas atenditaj ĉi-semajnfine.                      

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }