Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 novembre 2019 5 08 /11 /novembre /2019 22:47

08/11/2019

La Haitianoj grave suferas pro la ekonomia krizo, alarmas Unuiĝintaj Nacioj. 

Pli ol unu Haitiano el tri spertas situacion de «grava» nutrada malsekureco, pro la ekonomia krizo, la sociaj tumultoj kaj la malaltiĝo de la agrikultura produktado, avertis vendredon la Tutmonda Nutrad-Programo (TNP).

Dum gazetkunsido en Ĝenevo, Hervé Verhoosel, porparolanto de la TNP indikis, ke laŭ studaĵo kondukita en oktobro pri la 11 milionoj da Haitianoj, preskaŭ 3,7 milionoj suferas pri «grava nutrada malsekureco» kaj inter ili, pli ol miliono spertas «urĝan situacion».

Laŭ la kvin klasifikaj fazoj de la nutrada sekureco uzata de la TNP, la «urĝa» situacio (4-a fazo) signifas, ke la familioj devas fronti ekstremajn malfacilaĵojn por kontentigi siajn nutradajn bezonojn. La 5-a fazo estas la situacio de «malsatego».

 

Pli kaj pli grava situacio   

S° Verhoosel substrekis, ke «la sekureco en Haitio obstaklis la klopodojn de la TNP kaj de la aliaj humanitaraj organizaĵoj, por atingi la suferantajn personojn dum la 7 lastaj semajnoj». Laŭ UN, almenaŭ 42 personoj mortis de post meze de septembro en manifestacioj organizitaj en la ĉefaj urboj de Haitio, por postuli la demision de la prezidento Jovenel Moïse. Tiu movado paralizis la ekonomiajn aktivecojn de la lando.

La porparolanto de la specialigita agentejo de UN indikis, ke la nutrada malsekureco kreskis je 15% en la kamparoj de post la lasta studado efektivigita en decembro 2018.

Li precizigis, ke la plej tuŝataj areoj estas la sudo de la departemento de Nord-Okcidento kaj la kvartaloj de "Cité Soleil" en Portoprinco. Ambaŭ areoj estas klasifikitaj en «urĝeco» (4-a fazo en la skalo de la TNP). «Sen medicina helpo, la situacio pli difektiĝos», avertis S° Verhoosel. «La nombro de personoj, kiuj bezonas nutradan helpon pasos de 3,7 milionoj al 4,1 milionoj en marto 2020». 

23/10/2019

Haitio: Miloj da manifestaciantoj kontraŭ la prezidento Jovenel Moïse en Portoprinco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/haitio-miloj-da-manifestaciantoj-kontrau-la-prezidento-jovenel-moise-en-portoprinco.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }