/image%2F0553642%2F20221229%2Fob_65ded8_63ac6d5bb3a20-epalivefive229027.jpg)
28/12/2022
Zhang Zhan estis unu el la unuaj personoj, kiuj lanĉis alarmon pri la Kovim en februaro 2020. Antaŭ precize du jaroj, ŝi estis kondamnita al enkarcerigo dum kvar jaroj.
Estas danĝere enketi por scii la veron en Ĉinio. Zhang Zhan estis enkarcerigita ja pro sia laboro.
Ekde la komenciĝo de la pandemio de Kovim-19, tiu virino 39-jara, kiu formiĝis kiel advokatino iris al Vuhano, kie aperis la viruso. Ŝi deziris rakonti tion, kio okazas. Dum tri monatoj inter februaro kaj majo 2020, ŝi filmas 122 videojn, tuj enretigitajn en la sociaj retoj.
Ŝi filmas antaŭ la instituto de virusologio, la malsanulejoj, la kremaciejoj. Ofte la videoj ne estas bonkvalitaj, sed ne gravas: Zhang Zhan volas atesti. Ŝi rakontas la disvastiĝon de la viruso, la cenzuron de la ĉinaj aŭtoritatoj, la premojn kontraŭ la familoj de la malsanuloj.
En majo 2020, tio estas troigo por la potenco. La ĵurnalistino estas arestita kaj tute malaperas dum monato.
Ŝi reaperas en preventa malliberigo. Ŝi restas tie ses monatojn. La 28an de decembro 2020, ŝi estas kondamnita ĝis kvar jaroj da enkarcerigo pro « tumulto kontraŭ publika ordo kaj disvastigo de falsaj informoj ».
Zhang Zhan do estas en malliberejo de antaŭ jam du jaroj, du jaroj kaj duono enkalkukante la preventan enkarcerigon ».
Internacia Amnestio kaj Raportistoj sen Landlimoj postulas ŝian liberigon.
Malsatstriko kaj malbona sano
Des pli ke Zhang Zhan malbonfartas. Ŝi komencis malsatstrikon ekde sia enkarcerigo. Ŝi aperis tre malfortika dum sia proceso, devigata moviĝi en rulseĝo.
Pasintjare, ŝia pezo malaltiĝis je 41 kilogramoj. Tio estas malmulta, ĉar ŝi mezuras 1,77 metron. De tiam, la novaĵoj estas tre maloftaj kaj partaj. Meze de decembro, ŝia frato publikigis en Tvitero eltiraĵojn de letero, kiun li ricevis de ŝi, kaj kiu datumas de la fino de oktobro.
La sano de la ĵurnalistino plu estas ŝanceliĝanta. Laŭ ŝia advokato, ŝi suferas kapdolorojn kaj kapturniĝojn. Ŝi verŝajne esta nutrata per nazsondo. Ŝia familio do estas tre maltrankvila koncerne la kapablecon de Zhang Zhan elteni la 18 monatojn, kiujn ŝi devas plu suferi.
120 ĵurnalistoj enkarcerigitaj
Ŝia situacio povas aperi paradoksa en momento, kiam la « komunisma » reĝimo nuligas subite ĉiujn kontraŭ-Kovimajn limigojn. Sed laŭ la ĉina potenco, la temo estas aliloke: ĝi intencas konservi la kontrolon de ĉiu informo.
Ĉinio plu estas la plej ampleksa malliberejo en la mondo koncerne la ĵurnalistojn : 120 el ili estas tie enkarcerigitaj.
Ĉinio situas ĉe la 175a rango el 180 en la jara klasifiko pri gazetlibereco de Raportistoj en Landlimoj.
Kelkaj temoj estas tie tute cenzuritaj: Tibeto, situacio de la Ujguroj en la Ŝjinĝjiango, kaj do pandemio.
Pluraj el tiuj ĵurnalistoj estas aliparte enkarcerigitaj, ĉar ili malsekretigis informojn pri la viruso aŭ kritikis la administracion de la pandemio fare de la potenco.
Ekzemple, Ren Zhiqiang estis kondamnita ĝis 18 jaroj de malliberejo, oficiale pro « korupto ». Fakte, Pekino profitis la pandemion por plifortigi sian kontrolon sur la amaskomunikiloj kaj silentigi ĉiujn kritikajn voĉojn.
/image%2F0553642%2F20221229%2Fob_295612_465px-china-on-the-globe-claimed-hatc.png)
Plurlingva retejo: https://es.euronews.com/2021/11/29/la-onu-teme-por-la-vida-de-la-bloguera-china-zhang-zhan-detenida-por-informar-sobre-la-pan
/image%2F0553642%2F20221229%2Fob_bc17f8_free.jpg)
06/11/2021
Ĉinio: la ĵurnalistino Zhang Zhan, enkarcerigita pro sia raporto pri la Kovim, malsatstrikas kaj « proksimiĝas al morto »
/image%2F0553642%2F20221229%2Fob_82acb9_ujguroj.jpg)
02/09/2022
Persekutado de la Ujguroj: raporto de Unuiĝintaj Nacioj akuzas la politikon de Ĉinio en Ŝjinĝjiango