/image%2F0553642%2F20220826%2Fob_72c677_ap410821300224.jpg)
26/08/2022
Tiujn lastajn tagojn, manifestacioj kontraŭ manko de trinkebla akvo multobliĝas en pluraj urboj okcidente de Irano pro la senprecedenca sekeco, kiu frapas la landon.
Ĉio komenciĝis pasintan 16an de aŭgusto en la urbo Ŝahrekordo. Post pluraj tagoj de manko je trinkebla akvo, la loĝantoj surstratiĝas por protesti.
« Morton al la nekompetentaj respondeculoj », kriis la manifestaciantoj. Fine, la aŭtoritatoj sukcesis instali kanalizon por venigi akvon ĝis la urbo.
Sed la situacio estas eĉ pli grava en la urbo Hamadano, historia ĉefurbo de Irano, kiu de pluraj tagoj spertas manifestaciojn kontraŭ la manko de akvo. Hamadono, kie loĝas pli ol 500 000 personoj, kaj ties regiono estas centro de la agrikultura produkto. La ĉefa baraĵo de la regiono estas tute seka.
Subgrundaj akvotavoloj senakvigitaj
La borado de centoj da profundaj kontraŭleĝaj putoj en la regiono, kaj la intensa uzado de akvo sekigis fine la subgrundajn akvotavolojn.
La lokaj aŭtoritatoj decidis devigi la agrikulturistojn provizi 25% el la akvo de siaj putoj por garantii trinkeblan akvon al la urbo.
En la regiono Urmio, iom pli norde de la lando, la situacio estas same. Ankaŭ ĉi tie, la borado de centoj da profundaj putoj preskaŭ tute sekigis la lagon Urmia, la plej grandan salitan lagon de la lando.
De pluraj jaroj, inundoj kaj sekeco instigis parton de la loĝantaro sude de Irano, interalie en la provinco Sistano kaj Baluĉistano, migradi al la nordo. La sekeco, kiu frapas nun la landon ŝajne pligravigis la situacion.