Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 octobre 2022 3 12 /10 /octobre /2022 13:48
« Bonvolu esti nia voĉo » - PTI Foto

12/10/2022

Tiujn lastajn tagojn, la urbo Sanandaĝo estis aparte celita de la represio kontraŭ la manifestacioj en Irano. Tiu ĉefurbo de la Irana Kurdio estas la origina provinco de Mahsa Amini, kies morto kaŭzis la nacian ribelon. La kutimaj sekurecaj fortoj estis anstataŭigitaj de la Gvardioj de la revolucio. Ili ŝajne pafis per mitralo al manifestaciantoj kaj ekkontrolis la malsanulejojn por aresti la viktimojn, laŭ la NeRegistara Organizaĵo Hengaw.         

Ĝi estas unu el la maloftaj informfontoj pri la situacio en la Kurda provinco. Awyar Shekhi, el la kurda NRO "Hengaw" eksplikas kiel tiu nova epizodo de la ribelo komenciĝis:

« Sabaton, dum homoj kolektiĝis por nova manifestacio, viro estis mortigita en sia veturilo fare de la sekurecaj fortoj. Tio estigis koleron kaj pli da homoj surstratiĝis. La homamaso invadis preskaŭ ĉiujn stratojn de Sanandaĝo. La represiaj fortoj tiam pafis rekte al la homoj uzante pezajn mitralojn. »

Granda parto de la urbo estas senigita je retkonekto, kio komplikas la konfirmon de tiuj informoj el sendependa maniero.

Sed en la sociaj retoj, multaj voĉoj alarmas pri la nuna situacio en urbo aparte strategia en Irano, laŭ Awyar Shekhi.

« Sanandaĝo havas longan historion de rezistado kontraŭ la Islama Respubliko, kaj estas la simbolo de la kurda rezistado. Se la reĝimaj fortoj perdus la kontrolon de tiu urbo, tiu situacio kuraĝigus ĉiujn Irananojn manifestacii eĉ pli multnombraj. »

La NRO "Hengaw" denuncas novan krimon kontraŭ la homaro, kiu okazis en Sanandaĝo. Ĝi ankaŭ memorigas, ke la represio estis ĉiam aparte perforta en la regionoj loĝataj de etnaj malplimultoj kiel la kurdoj kaj la Baluĉoj.

Antaŭ dek tagoj, la represio kontraŭ la manifestacioj en Sistano kaj Baluĉistano okazigis 90 mortintojn en ununura tago.       

06/10/2022

Nagihan Akarsel, ĉefraportistino de la revuo Ĵineoloĵî estis murdita en Sulajmanija

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/nagihan-akarsel-cefraportistino-de-la-revuo-jineoloji-estis-murdita-en-sulajmanija.html

21/09/2022

La manifestacioj daŭras en Irano : Laŭ NeRegisrara Organizaĵo, almenaŭ 76 personoj estis mortigitaj en la represio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/la-manifestacioj-dauras-en-irano-lau-neregisrara-organizajo-almenau-76-personoj-estis-mortigitaj-en-la-represio.html

30/07/2022

Irano: du NeRegistaraj Organizaĵoj denuncas « frenezon de ekzekutoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/07/irano-du-neregistaraj-organizajoj-denuncas-frenezon-de-ekzekutoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }