/image%2F0553642%2F20221013%2Fob_7e6392_vesperto.png)
13/10/2022
Inter 1970 kaj 2018, la averaĝa malkresko de la populacioj de vertebruloj atingas 69%. Tio estas la alarma konstato starigita de la WWF en sia nova raporto « Vivanta planedo » (en la franca).
Publikigita ĉiun duan jaron, tiu studaĵo baziĝas sur la indico Vivanta planedo, kalkulata kun la Zoologia socio de Londono, el la sciencaj datumoj kolektitaj en 32 000 populacioj de pli ol 5 230 specioj de vertebruloj. La malkresko atingis 68% en 2020 kaj 60% en 2018.
Laŭ la raporto, la plivarmiĝo fariĝos la ĉefa kialo de perdo de biodiverseco dum la venontaj jardekoj, se la altiĝo de temperaturoj ne estas tenita je maksimumo de 1,5°C.
La ondoj de varmo kaj la sekecoj jam kaŭzas amasan mortecon de arboj, birdoj, vespertoj kaj fiŝoj.
« En 2014 en Aŭstralio, aparte varma tago mortigis pli ol 45 000 « flugantajn vulpojn (Pteropus conspicillatus), specio de vesperto) », raportas la WWF.
Sed se la situacio estas katastrofo, « ĝi ne estas senespera », asertas Véronique Andrieux, ĝenerala direktorino de WWF-Francio. Ŝi citas multajn ekzemplojn, kiuj ebligas sukcese konservi au restarigi la biodiversecon.
« La transformo de niaj manieroj de produktado kaj konsumado komenciĝis, sed ne estas sufiĉe rapida ».
La WWF alvokas la registarojn adopti du aranĝojn konkretajn kaj tujajn:
Unue, efektivigi moratorion pri la mina ekspluatado de la maraj profundoj. Tiu ĉi efektive minacas eldetrui speciojn ankoraŭ nekonatajn, sufokas la marbestojn kaj multobligas la fontojn de kemiaj poluadoj, sonoraj kaj lumaj.
Poste, interrompi la monhelpojn domaĝajn al la biodiverseco.
« La registaroj subtenas aktivecojn detruajn de la naturo, de la specioj kaj de la klimato ĝis centoj da miliardoj da eŭroj », konstatas la WWF, kiu alvokas Francion montri ekzemplon, identigante « siajn proprajn publikajn elspezojn malutilajn, kaj nuligante ilin kiel eble plej frue ».
La NeRegistara Organizaĵo invitas la civitanojn subteni tiun alvokon subskribante tiun peticion.
/image%2F0553642%2F20221013%2Fob_fcf984_map-fr.jpg)
https://reporterre.net/Le-WWF-constate-une-baisse-devastatrice-des-animaux-sauvages-en-50-ans
Franca: https://www.youtube.com/watch?v=y8VyqsuEjHs
Germana: https://www.youtube.com/watch?v=3-4s2K-Dy34
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=x3Tk6WXaRhw
Hispana: https://www.youtube.com/watch?v=q5DqH7M56x0
Greka: https://www.youtube.com/watch?v=8cHvMV_kjYE
/image%2F0553642%2F20221013%2Fob_0bffb8_minacitaj-specioj.jpg)
22/07/2022
Monarkaj papilioj, Belugoj : La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN) plilongigas sian liston de minacitaj specioj
/image%2F0553642%2F20221013%2Fob_ee39be_insektoj.jpg)
01/12/2018
La apokalipso proksimiĝas… por la insektoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/la-apokalipso-proksimigas-por-la-insektoj.html