Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 octobre 2022 2 11 /10 /octobre /2022 10:21

11/10/2022

Patrino kaj ŝia filino konsentis atesti ĉe la Svisa radiotelevido (RTS) pri la kontinuaj seksperfortoj, kiujn ili suferis dum la rusia okupacio en la urbo Buĉa. Tiuj maloftaj atestoj kaj ekstreme impresaj estas malfacile aŭdeblaj kaj legeblaj (en la franca ĉi-sube)

Tiu artikolo entenas atestojn, kies legado aŭ aŭskulto povas esti aparte malfacile elteneblaj. 

Tiu raportaĵo, eldonita la 14an de aprilo 2022, ricevis la Premion Bayeux de la militrkorespondantoj (en la kategorio radio).

 

Sekvaĵo:

Psikologia torturo

La patrino priskribas tiujn militistojn kutime ebriajn, kiuj tiras la pordegon por signali sian alvenon, restantaj dum horoj en la korto, balanciĝante kiel pendoloj, post seksperforto.

Ankaŭ ŝia filino ne eskapis tian psikologian torturon : « Iam, ili enirigis min en la korton de la najbaroj, kaj la militisto diris al mi : "Rigardu, tion mi faris ĉi-matene. Jen estas la virino, kiun mi mortigis. Sango elfluis el ŝia buŝo. Mi atendis ke ŝi suferis, antaŭ ol finmortigi ŝin". Mi demandis lin: " Ĉu vi vere faris tion ? ". "Jes, mi ŝatas mortigi, tio ekscitas min." Li estis 18-jara, do 5 jarojn pli ol mi. »              

« Ili montris al ni siajn nokto-okulvitrojn. Ni komprenis, ke ili precize vidas al kio ili pafas, ke ili plene konscias, kiam ili mortigas civilulojn. Soldato diris al ni: "Tio ne estas milito, estas terorismo. Tio estas psikologia torturo. Tiel via prezidento Zelenskij finfine komprenos, kiuj ni estas !" »

Al tiuj, kiuj murmuras – tiuj viroj de la kvartalo, kiuj kelkfoje aludas, ke ŝi povus eviti tion, kio okazis – ŝi rebatas : « Tiuj, kiuj provis rezisti mortis, aŭ estis devigataj vidi sian infanon suferi seksperforton sub iliaj okuloj. Mi eĉ ne komprenas, kiel eblas vidi tion. Mi rigardis tiujn virojn rekte en la okulojn. Ili estis ebriegaj kaj frenezaj. Mi komprenis, kion mi devis fari. »

Tiu patrino konkludas dirante : « Mi kredas, sed mi ne certas, ke ni postvivas. »  

09/10/2022

Milito en Ukrainio: patrino kaj ŝia filino rakontas du semajnojn da seksperfortoj kaj teroro en Buĉa (1/2)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/milito-en-ukrainio-patrino-kaj-sia-filino-rakontas-du-semajnojn-da-seksperfortoj-kaj-teroro-en-buca-1/2.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }