Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juillet 2022 6 30 /07 /juillet /2022 19:50
IRNA

30/07/2022

Pli ol 250 personoj estis ekzekutitaj de la irana justico de post la jarkomenciĝo, laŭ komunikaĵo de du NROj, inter kiuj Internacia Amnestio. Tiu nombro jam danĝere proksimiĝas de la nombro de ekzekutoj efektivigitaj en la tuta jaro 2021.

En junio 2022, almenaŭ dek du personoj estis ekzekutitaj en daŭro de nur tago en la provinco Elborz (Nord-okcidente) kaj same en la provinco  Sistano kaj Baluĉistano (sud-oriente).

Irano, laŭ la civila socio, spertas intensan represion, dum la protestoj daŭras pro la vivkondiĉoj en kunteksto de grava ekonomia krizo.

Roja Borumand estas direktorino de la centro Abdorrahman Boroumand, kiu kun-subskribis la komunikaĵon. Ŝi konsideras, ke la precipa kaŭzo de tiu kresko de ekzekutoj estas la problemo de karcera troloĝeco: « Tiujn direktivojn decidis dum tiuj lastaj monatoj la ĉefo de la irana juĝsistemo, kaj eĉ la plej supera gvidanto mem, tiel ke aranĝoj estu efektivigitaj por redukti la karceran populacion. Inter tiuj aranĝoj, la plej videbla kaj facila, estas plirapidi la traktadon de ĉiu afero. En lando, kie la juĝaj proceduroj jam estas sisteme malobservataj, tio kondukas fine al arbitraj procesoj kaj ekzekutoj. »

Antaŭ ĉio, la direktorino de la centro timas, ke tiu kresko de la ritmo estu nur komenciĝo: « Ni estas tre maltrankvilaj, ĉar tio jam okazis en la 2000aj jaroj. Ankaŭ tiam pro la karcera troloĝeco. Sammaniere, la aŭtoritatoj adoptis direktivojn por trakti pli rapide la aferojn. Laŭ kelkaj raportoj, 1 054 ekzekutoj okazis en 2015. »   

Sindikatanoj, intelektuloj, kaj ankaŭ kinistoj estis arestitaj, inter kiuj la reĝisoro Mohammad Rasulof, kies filmo "La diablo ne ekzistas" pri la mortopuno en Irano, gajnis la Oran Urson ĉe la Berlina Internacia Film-Festivalo en 2020.

01/10/2021

Irano : Labourstart Kampanjo : Estas tempo agnoski la sendependajn sindikatojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/irano-labourstart-kampanjo-estas-tempo-agnoski-la-sendependajn-sindikatojn.html

24/01/2021

Irano: la advokatino Nasrin Sotoudeh denove enkarcerigita malgraŭ siaj sanproblemoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/irano-la-advokatino-nasrin-sotoudeh-denove-enkarcerigita-malgrau-siaj-sanproblemoj.html

05/12/2018

Irano: Labourstart Kampanjo: Ĉesigu tuj la enkarcerigon de geinstruistoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/irano-labourstart-kampanjo-cesigu-tuj-la-enkarcerigon-de-geinstruistoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }