Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 septembre 2022 2 27 /09 /septembre /2022 21:19
AFP

27/09/2022

La kolero plu esprimiĝas sur la stratoj de post la tragika morto de Mahsa Amini, okazinta 3 tagojn post ŝia aresto fare de la polico de la moroj. En pluraj urboj de la tuta lando, la manifestaciantoj plu surstratiĝas malgraŭ la represio.

Laŭ la NRO Iran Human Rights (IHR), bazita en Oslo, « almenaŭ 76 personoj estis mortigitaj en la manifestacioj », inter kiuj « ses virinoj kaj kvar infanoj », en 14 provincoj de la lando. La IHR asertis, ke ĝi akiris « videojn kaj morto-atestojn, kiuj konfirmas pafojn per realaj kugloj kontraŭ manifestaciantoj ».

La iranaj aŭtoritatoj siaflanke anoncas 41 mortintojn inkludante manifestaciantojn kaj policistojn. Ili ankaŭ anoncis la areston de pli ol 1 200 manifestaciantoj.    

De post la morto de Mahsa Amini, la Irananoj surstratiĝas ĉiuvespere en Teherano kaj aliloke en la lando. La junulino estis arestita kaŭze de vesto-kodo tre strikta por la virinoj, aparte la surhavo de la islama vualo.

 

Subtenmanifestacioj en la tuta mondo

La irana reĝimo provas tute malŝalti la aliron al Interreto en la lando por bloki la informadon. Sed ondo de manifestacioj vastiĝas en la tuta mondo.

Irananoj vivantaj en Turkio kolektiĝis lundon en Istanbulo kontraŭ la represio de la Islama respubliko.

« Ni rezistas por vivi. Ni petas, estu nia voĉo kiel amika lando. Disvastigu la informojn, Interreto estas malŝaltita en Irano. Hodiaŭ en Tvitero, estas pli ol 100 milonoj da kradvortoj por Mahsa Amini », diras Sedef, irana studentino, kiu petas subtenon de la eksterlandaj mediatoj.

Ankaŭ en Francio, pluraj centoj da personoj kolektiĝis ĉi-semajnfine en Parizo.

La polico uzadis larmigajn gasojn por malhelpi la manifestaciantojn atingi la Iranan ambasadejon.

Deirinte de la placo de la Trocadéro, la pariza manifestacio direktiĝis al la Irana ambasadejo kun sloganoj kiel « virino, vivo, libereco ! », kiel eĥo al tiuj de la manifestaciantoj en Irano, aŭ eĉ « Francio, sufiĉas la silento ».

La partoprenintoj riproĉas interalie al la franca prezidento Emmanuel Macron, ke li manpremis sian iranan samrangulon Ebrahim Raïssi, dum ilia renkontiĝo la 20an de septembro marĝene de la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, temante interalie pri la relanĉo de la Internacia intertraktado pri la nuklea programo de Teherano.

Siaflanke, Teherano plu denuncas komploton de Okcidento, kaj neas ĉian implikon en la morto de Mahsa Amini.         

23/09/2022

Irano: Laŭ NeRegistara Organizaĵo, la represio okazigis almenaŭ 50 mortintojn inter la manifestaciantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/irano-lau-neregistara-organizajo-la-represio-okazigis-almenau-50-mortintojn-inter-la-manifestaciantoj.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }