Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 octobre 2022 4 06 /10 /octobre /2022 21:42

06/10/2022

Nagihan Akarsel, membro de la esplorcentro pri Ĵineoloĵî, estis murdita en la urbo Sulajmanija, en la regiono Sud-Kurdio (norde de Irako).

La aktivulino kaj universitatano Nagihan Akarsel, ĉefraportistino de la revuo Ĵineoloĵî, estis celo de armita atako en Sulajmanija ĉirkaŭ la 10a loka horo, mardon matene.  

Dum Akarsel mortis surloke, ŝia korpo estis kondukita al la Instituto de jurmedicino de Sulajmanija.

Figuro bone konata pro sia laboro pri la virinoj, la Ĵineoloĵî kaj la virina ĵurnalismo, Akarsel naskiĝis en la turka provinco Konya kaj vivis en Sulajmanija de antaŭ multaj jaroj por siaj laboroj pri Ĵineoloĵî.

Kadre de projekto, la ĵurnalistino-vertistino laboris pri kreado de akademio de Ĵineoloĵî kaj biblioteko de Kurdio en Sulajmanija.

La Ĵineoloĵî, tradukita per « scienco de la virinoj », estas centra komponanto de la kurda movado de libereco, kiu ludas esencan rolon institunivele, interalie en la revolucio en Roĵavo.

La Ĵineoloĵî konsideras la individuan liberecon de la virinoj kiel nemalhavebla antaŭaĵo al la libereco de la socio en sia tuteco, kaj koncentriĝas pri studado de la socio, historio, religo, epistemologio kaj multaj aliaj fakoj el virina vidpunkto.         

La Ĵineoloĵî ne limiĝas al la universitata klerigado, sed konstruadas centrojn, organizas seminariojn kaj aktive laboras al la memstareco de la virinoj ĉianivele.

La esplorfakoj en Ĵineoloĵî estis starigitaj norde kaj oriente de Sirio en 2015.

Dum tiu tempo, ĝi vastiĝis al ĉiuj institucioj, kaj ĉiuj aspektoj de la vivo en la nordo kaj oriento de Sirio, de la akademioj ĝis la lernejo kaj universitatoj, en la defendo-fortoj, la bazkonsilioj kaj ties komisionoj.            

Ĉi-jare, 5 kurdaj aktivuloj estis murditaj fare de turkaj morto-taĉmentoj en la urboj de Sud-Kurdio.

29/09/1022

Afganio : talibanoj pafas enaeren por disigi manifestacion de subteno al la iranaj virinoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/afganio-talibanoj-pafas-enaeren-por-disigi-manifestacion-de-subteno-al-la-iranaj-virinoj.html

21/09/2022

La manifestacioj daŭras en Irano : Laŭ NeRegisrara Organizaĵo, almenaŭ 76 personoj estis mortigitaj en la represio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/la-manifestacioj-dauras-en-irano-lau-neregisrara-organizajo-almenau-76-personoj-estis-mortigitaj-en-la-represio.html

31/10/2018

Kurda Sirio: Erdoğan minacas la kurdojn de Sirio pri milita ofensivo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/10/kurda-sirio-erdogan-minacas-la-kurdojn-de-sirio-pri-milita-ofensivo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }