Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mai 2022 7 22 /05 /mai /2022 20:42
RUSIO, ĈESIGU MORTIGI CIVILULOJN EN UKRAINIO © Olya Peretyatkevich/Amnesty

22/05/2022

Enketoj okazas en Ukrainio koncerne akuzojn pri militkrimoj. Urĝas por la enketistoj kolekti pruvojn kaj deklaraciojn de atestantoj.

Tiu misio, Amnestio taskiĝis de pluraj semajnoj. Ĝia raporto, publikigita antaŭnelonge, provizas atestojn pri murdoj plenumintaj de la rusia armeo. Euronews demandis Agnès Callamard, ĝenerala sekretario de Internacia Amnestio pri tiuj malobservadoj.

Euronews :

Vi estis speciala raportistino de Unuiĝintaj Nacioj por la senjuĝaj ekzekutoj. Vi ankaŭ iris surloken en Ukrainio.  Kio plej ŝokas en tiu konflikto ?

Agnès Callamard :

La plej ŝoka aspekto de tiu konflikto estas foresto de bazo. Nenia racia maniero ebligas ekspliki ĝin. Nenia pravigo ekzistas pri tiu invado, pri la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio. Mi spertis multajn konfliktojn. En ĉi tiuj kazoj, ni povis esplori la profundajn kialojn kaj trovi eksplikojn. Okaze de Ukrainio, neniaj eksplikoj ekzistas.

Euronews :

En via raporto vi petas, ke la suspektataj kulpintoj pri militkrimoj « ĉiuflankaj » estu persekutitaj ĉe tribunalo. Ĉu vi havas pruvojn, kiuj sugestas, ke Ukrainio plenumis militkrimojn ?

Agnès Callamard :

Ĝis nun, ni sekvas la malobservadojn plenumintajn fare de Ukrainio. Sendube, kelkaj ekzistas. Sed la skalo ne kompareblas kun la malobservadoj plenumintaj de la rusia armeo, kaj tio estu substrekita kaj emfazita. La rusiaj malobservadoj inkluzivas tre grandan nombron da blindaj atakoj kontraŭ civiluloj kaj ties havaĵoj. Tio enkalkulas torturaĵojn kaj grandan nombron de senjuĝaj ekzekutoj de personoj detenataj en sieĝata urbo.

Euronews :

Ukrainio malfermis enketojn pri militkrimoj. Ĉu la juĝa sistemo de la lando pretas por tia projekto ?

Agnès Callamard :

Verŝajne ne. Mi opinias, ke la defio grandas. Dum nia misio en Ukrainio, ni spertis la fakton, ke la viktimoj kaj la savitoj havas urĝan peton de justico. Kaj ni scias, ke la sistemo ne kapablos respondi al ĉiuj demandoj. La Ukrainioj bezonos internacian helpon por persekuti tiujn krimojn.   

Euronews :

Ĉu vi fidas, ke la justico iam efektiviĝos ?

Agnès Callamard :

Mi plu estas konvinkita, ke justico efektiviĝos. Ni bezonas, ke la viktimoj sciu, ke ili estos aŭskultitaj kaj agnoskitaj.    

07/05/2022

Milito en Ukrainio : enketo de Internacia Amnestio emfazas « nerefuteblajn pruvojn » de militkrimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/milito-en-ukrainio-enketo-de-internacia-amnestio-emfazas-nerefuteblajn-pruvojn-de-militkrimoj.html

10/05/2022

Kontrolado. Milito en Ukrainio : la “Washington Post” malfermas platformon de aŭtentigitaj videoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/kontrolado.milito-en-ukrainio-la-washington-post-malfermas-platformon-de-autentigitaj-videoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }