Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2022 6 21 /05 /mai /2022 21:21
TÉLAM

21/05/2022

Post « proceso por la vero », la tribunalo de Resistencia ordonis ĵaŭdon aranĝojn pri reparacioj, kiuj estas historiaj. La 19an de julio 1924, pli ol 400 personoj estis mortigitaj en rezervejo de Ĉako, norde de la lando.

Ĵaŭdon, la argentina justico formale agnoskis la « kulpecon » de la Ŝtato en la masakro de pli ol 400 indiĝenoj dum senprecedenca « proceso por la vero », kiu rekomendis aranĝojn pri reparacioj. Tio okazis antaŭ pli ol jarcento en la rezervejo de Ĉako (nordo),

La tribunal starigis, ke « matene de sabato 19an de julio 1924, cento da policistoj, ĝendarmoj kaj kelkaj armitaj civiluloj, helpataj de aviadilo, alvenis en la areo de la rezervejo, kie mil personoj, familioj Qom kaj Mocoit, kaj agrikulturaj laboristoj strikis ». Ili protestis kontraŭ aĉaj laborkondiĉoj en la kotonkampoj. Tiu armita taĉmento pafis dum pli ol horo, kaj « inter 400 kaj 500 membroj de la etnaj grupoj Qom kaj Mocoit mortis (…), la vunditoj, kiuj ne sukcesis fuĝi estis mortigitaj per kiel eble plej kruela maniero », kun mutiladoj, enterigoj en komunaj fosaĵoj.   

Pri tiu evento konata kiel « masakro de Napalpi », kies memoraĵo reaperis de antaŭ ĉirkaŭ dek kvin jaroj post longa periodo de nevidebleco, la juĝistino Zunilda Niremperger, kiu prezidis la tribunalon, ordonis « historiajn aranĝojn de reparacioj ». Inter tiuj aranĝoj figuras publikigo de la verdikto en la Oficiala ĵurnalo, inkluzivigon de la masakro en la lernejajn programojn, diskonigon de la proceso ĉe la publika televido, daŭrigon de la jurmedicinaj esploroj por elfosi restaĵojn de la viktimoj. Memorigaĵo jam estis starigita en 2020.

 

Senprecedenca proceso en Argentino

Dum la debatoj, la temo pri ekonomia reparacio estis nek defio nek peto, kvankam la juĝo povis teorie malfermi vojon al civilaj demarŝoj.

La proceso de Napalpi, kiuj entenas grandan simbolan valoron sen vera « akuzato », estas tamen senprecedenca proceso en la lando, kaj markilo de kreskanta videbleco de la krimoj plenumintaj kontraŭ la indiĝenaj popoloj dum la konstruado de Argentino kiel nacio, laŭlonge de la 19a jarcento kaj poste.

La province de Ĉako (kiu ne ekzistis en la epoko de la faktoj), la registara sekretario pri Homaj rajtoj kaj la Instituto de la Aborigeno chaqueño estis kunplendantoj en la proceduro.

La juĝisto Niremperger tuj avertis, ke la proceso « ne celis puni respondeculon, sed koni la veron, por rehonorigi la memoron de la popoloj, pansi la vundojn, reparacii kaj ankaŭ aktivigi la memoron kaj konsciiĝon de tiuj malobservadoj de Homaj rajtoj.»  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }