Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mai 2022 6 07 /05 /mai /2022 16:06
ZOHRA BENSEMRA VIA REUTERS

07/05/2022

La NeRegistara Organizaĵo enketis dum 12 tagoj en la urboj situantaj nord-okcidente de Kievo. Ĝi kolektis multajn atestojn kaj dokumentojn.

« Li ne revenos ». Ĝia raporto publikigita ĉi-vendrede, estas titolita per la respondo de rusia soldato al maljunulo, kies bofilon li ĵus ekzekutis. Internacia Amnestio precize dokumentas militkrimojn plenumintajn de la rusia armeo en Ukrainio.

La enketo, kiu daŭris 12 tagojn, koncentriĝis en la liberigitaj komunumoj nord-okcidente de Kievo, kun Buĉa kiel epicentro.

La NRO priskribas interalie « kvin evidentajn senjuĝajn ekzekutojn » plenumintajn de la Rusioj inter la 4a kaj la 19a de marto. Se tio ŝajnas malmulte kompare kun la nombro de kadavroj trovitaj sur la stratoj post la liberigo de la urbo, kiu ŝokis la tutan okcidentan mondon, tiuj kazoj estas starigitaj kun precizigoj. La enketistoj kolektis la atestojn de familioj de viktimoj, la kuglojn kaj kuglingojn sur la krimaj lokoj, kaj rusiajn militajn dokumentojn, kiuj ebligas pli precize identigi la kulpintojn.

« Ni havas nerefuteblajn pruvojn », « Ni asertas, ke militkrimoj estas plenumintaj sur la ukrainia teritorio », insistis la vic-prezidanto de Internacia Amnestio, Jean-Claude Samouiller.

La NRO tiel enkalkulis 22 « kontraŭleĝajn hommurdojn » memorigante, ke « la senjuĝaj ekzekutoj estas militkrimoj ».

La raporto ankaŭ evidentiĝas, ke « kontraŭleĝaj bombadoj » en Borodianko tuŝis « ok loĝajn konstruaĵojn ». « Ene de ili vivis 600 familioj, kaj 42 civiluloj estis mortigitaj », denuncas Jean-Claude Samouiller.

« Nenia ukrainia milita celo troviĝis ene la frapitaj konstruaĵoj aŭ proksime de ili », mencias la raporto, kiu plu citas multajn kaj korŝirajn atestojn.        

Internacia Amnestio deziras nun, ke tiu raporto kaj la pruvoj liveritaj, povos havi juĝan sekvaĵon al tiuj militkrimoj.

« Bazita sur la principo de hierarkia respondeco, la hierarkiaj superuloj, interalie la militaj komandantoj kaj la civilaj estroj » estu kulpigitaj krom la soldatoj aŭtoroj de tiuj krimoj, deziras la NRO.

Sed « estos tre malfacile juĝi Vladimir Putin », agnoskas Jean-Claude Samouiller.

Video : Rusiaj militkrimoj en Ukrainio : la raporto de Internacia Amnestio

Rusio devas fronti justicon por ĝiaj militkrimoj : tio estas la konkludo de la raporto de Internacia Amnestio, kiu enketis pri la multaj rusiaj ekscesoj plenumintaj en Ukrainio.

Centoj da senjuĝaj ekzekutoj, torturoj kaj bombadoj estas pruvitaj kaj dokumentitaj.

Agnès Callamard, ĝenerala sekretariino de Internacia Amnestio :

« Ni scias, ke la krimoj plenumintaj kontraŭ personoj, kiuj vivas ĉirkaŭ Kievo, pri kiuj ni raportas hodiaŭ, estas ne nur anekdotaj, akcesoraj aŭ flankaj. Ni scias, ke ili estas parto de karakteriza skemo de la konduko de la milito fare de Rusio ekde la komenco, ripetita skemo, grandampleksa kaj kun detruega efiko ».       

La ekzekutoj de civiluloj estis kvalifikitaj fare de Rusio kiel enscenigo kaj provoko, tamen surloke estis trovitaj specifaj municioj, militaj libretoj pri trejnado en la rusa lingvo, kiu demonstras, ke ja rusiaj taĉmentoj specife trejnitaj plenumis tiujn masakrojn.     

Laŭ la guberniestro de la regiono de Kievo, 1235 korpoj estis trovitaj en loĝejoj aŭ sur la stratoj post la foriro de la rusiaj trupoj.

https://fr.euronews.com/2022/05/06/crimes-de-guerre-russes-en-ukraine-le-rapport-d-amnesty-international

franca : https://www.youtube.com/watch?v=CHTmYs7B0P8

Germana : https://www.youtube.com/watch?v=MfvpdaDeLzg

Itala : https://www.youtube.com/watch?v=ROihA2txsPo

Hispana :https://www.youtube.com/watch?v=_BWqlK4N-XM

Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=HsnXUySPNtk

Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=vWEsSS56CII

Greka : https://www.youtube.com/watch?v=YnDdse-QD24

Hungara : https://www.youtube.com/watch?v=yzczbLfxAbA

03/03/2022

Milito en Ukrainio : « Ni eĉ ne plu sukcesas kalkuli » la nombron de mortintoj en Buĉa, atestas armepastro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/milito-en-ukrainio-ni-ec-ne-plu-sukcesas-kalkuli-la-nombron-de-mortintoj-en-buca-atestas-armepastro.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }