Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mai 2022 2 24 /05 /mai /2022 08:21

23/05/2022

Por miloj da migrantoj, kiuj atendas de monatoj norde de Meksiko, lundo devintus la momento, kiam la usona registaro finfine forlasas politikon, datiĝantan de la pandemio, kaj kiu malhelpis peti azilon en Usono.

Anstataŭ tio, la 23an de majo estis la lasta malsukceso spertita de multaj migrantoj. Federala juĝisto de Luiziano efektive malhelpis la usonajn aŭtoritatojn interrompi la ĝeneralan politikon, konatan sub la nomo « Title 42 », kiu de post marto 2020 ebligis al la usonaj agentoj resendi rapide pli ol milionon da migrantoj al Meksiko kaj aliaj landoj.

La sanitaraj aŭtoritatoj de la "Usonaj centroj pri kontrolo kaj prevento de la malsanoj" (CDC) tiam deklaris, ke tio necesas por bremsi la disvastigon de la kronviruso en la plenhomaj landlimaj instalaĵoj.

« Ili komence diris, ke ili malfermos la landlimon al la azilpetantoj, poste ili diris, ke ili ne faros tion », deklaris Max Alexander Gonter, 24-jara, kiu laŭ li atendis du jarojn en Meksiko por peti azilon, ĉar li fuĝis malriĉecon kaj perforton en Honduro.

« Mi ne plu povas elteni tion, mi lacegas », li diris, staranta antaŭ rifuĝejo por migrantoj en la urbo Monterejo, norde de Meksiko.  

La usona prezidento Joe Biden, demokrato, enposteniĝis en januaro 2021. Li promesis interrompi la drastajn politikojn de migrado starigitajn de sia antaŭulo Donald Trump, sed li penis ĝis nun plenumi siajn promesojn, kiuj celas ŝanĝi la sistemon.

La daŭrigo de la « title 42 » estas la lasta politika retroiro, kiu konsternis la migrantojn.

Alia programo de Donald Trump, konata sub la nomo « Remain in Mexico » (restadi en Meksiko), kiu devigas la azilpetantojn atendi en Meksiko, dum iliaj dosieroj estu traktitaj fare de la usonaj tribunaloj, estis nuligita de Biden komence de sia prezidenteco, sed estis restarigita post justica decido en aŭgusto 2021.

Pablo, meksika migranto, kiu rifuzis konigi sian familian nomon pro sekurecaj kialoj deklaris, ke li fuĝis sian urbon kontrolatan de kartelo en la sanga Ŝtato Tamaulipas, por eviti truditan rekrutigon en drogŝakrado.

Li montris siajn cikatrojn sur siaj antaŭbrakoj kaj sia dorso kiel pruvo de perforto en Meksiko, el kio li esperas eskapi – kiam li povos peti azilon.

« Mi nur deziras travivi normalan kaj paceman vivon », li diris.  

09/05/2019

Meksika/Usona landlimo: Pli ol 100 000 migrantoj arestitaj en aprilo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/meksika/usona-landlimo-pli-ol-100-000-migrantoj-arestitaj-en-aprilo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }