27/03/2018
La organizaĵoj pri defendo de la homaj rajtoj maltrankviliĝas pro la situacio en Egiptio.
Dek kvar NeRegistaraj Organizaĵoj (NRO), inter kiuj Human Rights Watch, opinias, ke la prezidenta baloto estas «nek libera, nek justa».
Internacia Amnestio denuncas siaflanke krizan situacion, kiu daŭras en la lando en la jaro 2017-2018:
«La aŭtoritatoj submetis centojn da personoj al torturo, aliajn al mistraktadoj kaj trudaj malaperoj, kaj multaj eksterjuraj ekzekutoj estis plenumitaj en plena nepuniteco. La represio kontraŭ la civilularo intensiĝas, kaj denove membroj de la personaro de NROj estis ĉi-jare submetataj al pridemandadoj. Ili ne ricevis permeson forlasi la landon, kaj iliaj havaĵoj estis blokitaj».
Pasintan oktobron, Amnestio denuncis ankaŭ la sintenon de Francio, kiu malgraŭ la represio, daŭre vendas armilojn al Egiptio, kiu estis ĝia kvara plej grava kliento dum la periodo 2007-2016.
Koncerne gazetliberecon, la situacio estas same «katastrofa» laŭ Raportistoj sen landlimoj (RSL). La NRO denuncas la kreskantajn premojn, la enkarcerigojn, kaj la kontraŭ-ĵurnalisman retorikon, kiu regas de post la reveno ĉe la potenco de la militistoj en 2013.
«Laŭ ekzistanta komplot-teorio, ĉiufoje kiam ĵurnalistoj denuncas ekscesojn aŭ problemojn en Egiptio, ili celas laŭ la aŭtoritatoj, malutili al la bildo de la lando, aŭ malstabiligi ĝin. Pro tiuj kialoj, multaj ĵurnalistoj estas arestitaj kaj akuzataj pri diskonigo de falsaj informoj, aŭ aparteno al terorismaj grupoj», memorigas Sophie Anmuth, ŝarĝita pri Mez-oriento ĉe Raportistoj sen landlimoj.
Laŭ RSL, 30 ĵurnalistoj kaj civitanoj-ĵurnalistoj estas nun malliberigitaj en Egiptio. Du el ili estis kondamnitaj al porĉiama enkarcerigo, ĉar ili kunlaboris kun la katara televidkanalo Al-Ĝazira.
http://fr.euronews.com/2018/03/26/droits-humains-en-egypte-un-bilan-alarmant
06/06/2016
Egiptio : Internacia Amnestio petas de Eŭropa Unuiĝo, ke ĝi ĉesigu sian « komplicecon » en la represio
24/07/2016
Egyptio : Amnestio akuzas Egiption pri forkaptoj kaj torturoj
11/09/2017
Egiptio: Human Rights Watch denuncas torturon en la malliberejoj