Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2016 7 24 /07 /juillet /2016 14:39

24/07/2016

La NeRegistara Organizaĵo (NRO) "Internacia Amnestio" akuzas Egiption pri forkapoj kaj torturoj de centoj da studentoj, aktivuloj, kaj eĉ adoleskuloj dum la tri pasintaj jaroj.

Laŭ "Internacia Amnestio", la viktimoj estis forkaptitaj de la polico, kaj estas subtenantoj de la eks-prezidento Mohamed Mursi, la eks-prezidento deveninta de la Islama Frataro.

La raporto mencias la kazojn de 17 personoj forkaptitaj kaj torturitaj.

« Ni scias, ke en Egiptio, tri aŭ kvar personoj averaĝe malaperas ĉiutage » eksplikas Riccardo Noury, porparolanto de "Amnestio". « Iliaj familioj nenion scias pri la truditaj malaperoj, la enkarcerigoj kaj la torturo praktikata en la malliberejoj. »

Pasintsemajne, ses policistoj estis kondamnitaj je punoj de tri ĝis sep jaroj da malliberejo, ĉar ili torturis kaj mortigis malliberulon.

La NRO opinias, ke la kazoj de torturo estas pli multnombraj de post la alveno ĉe la potenco de Abdel Fattah al Sissi.

La raporto de "Internacia Amnestio" precizigas, ke la personoj forkaptitaj, estas ofte enkarcerigitaj dum monatoj, kun kelkfoje bandaĝitaj okuloj, kaj katenitaj manoj dum la tuta tagnokto.

"Internacia Amnestio" ankaŭ mencias, ke la viktimoj estas draŝitaj, kaj ke praktiko de torturo per elektro daŭras.

Pasintan marton, la eŭropa Parlamento jam kondamnis la malrespekton de la homaj rajtoj en Egiptio.

La itala studento Giulio Regeni malaperis en Kairo antaŭ du monatoj. Lia korpo estis trovita kaj prezentis torturajn spurojn.

Tiam, samkiel hodiaŭ, la egipta registaro neis ĉian forkapton.

La egipta ministro pri fremdaj aferoj akuzas la raporton de "Internacia Amnestio", ke ĝi estas partieca, sekvas politikan kalendaron, disvastigas mensogajn onidirojn, kaj ke ĝi subtenas la teroristajn grupojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }