Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juin 2016 1 06 /06 /juin /2016 13:21

Kontraŭ-reĝima manifestacio, la 15-an de aprilo 2016, Kairo, Egiptio © Vincianne Jacquet.

06/06/2016

Preskaŭ duono el la landoj de Eŭropa Unio liveras armilojn al Egiptio, akuzas Internacia Amnestio, postulante embargon kaj opiniante, ke tiuj landoj riskas komplicecon en «eksterleĝaj ekzekutoj», «truditaj malaperoj» kaj «torturoj» en tiu lando.

La prezidento Abdel Fattah El-Sisi estas akuzata de la internaciaj organizaĵoj pri homaj rajtoj, ke li starigis aŭtoritatan reĝimon ege represian post la eksigo en 2013 de lia antaŭulo Mohamed Morsi.

«Dek du el la 28 membro-landoj de UE plu figuras en la ĉefaj liverantoj al Egiptio en kontraŭ-ribelaj armiloj kaj materialoj, emfazas Amnestio, kiu citas interalie Francion, Italion, Unuiĝintan Reĝlandon, Germanion, Bulgarion kaj Ĉeĥan Respublikon».

Laŭ la internacia NRO situanta en Londono, tiuj landoj aparte liveras «malpezajn armilojn kaj municiojn», kiel «sturmfusilojn», «malpezajn mitralojn», «pistolojn kaj revolverojn»

«Eŭropa Unio tuj trudu embargon en transdono de armiloj kaj materialoj, uzitaj de Egiptio por plenumi gravajn malobservojn pri homaj rajtoj», postulas "Internacia Amnestio".

«La landoj de EU, kiuj liveras kontraŭ-ribelajn armilojn kaj materialojn al la egiptia polico - kulpaj pri grandskalaj truditaj malaperoj, torturoj kaj arbitraj arestadoj - malprudente kondutas, kaj riskas komplicecon en tiuj gravaj malobservoj», aldonas la organizaĵo.

«Nur en 2014, la landoj de EU permesis 290 eksportajn rajtigilojn de militaj eksportoj al Egiptio, por sumo de pli ol 6 miliardoj da eŭroj», substrekas la NRO.

Entreprenoj de pluraj eŭropaj landoj, el kiuj Germanio, Italio kaj Unuiĝinta Reĝlando «liveris al la egiptiaj aŭtoritatoj kompleksajn materialojn kaj teknologiojn por kontrolgardado», precizigis "Amnestio", citante la NRO Privacy International kaj timante, ke tiuj materialoj estos uzataj «por subpremi la paceman opozicion».

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }