
28/03/2018
Linda Brown mortis 76-jaraĝa. Danke al longa lukto kondukita de ŝia patro por enskribiĝi ŝin en lernejon rezervitan al blankhaŭtuloj, ŝi fariĝis simbolo de la lukto kontraŭ rasa segregacio.
En 1951, ŝia patro volis enskribiĝi ŝin en lernejo, proksime de la familia hejmo, rezervita al blankhaŭtuloj. Ŝi estis rifuzita, kaj devigata frekventi lernejon por nigruloj. Post plendo de ŝia patro en 1954, la ĉefkortumo de Usono unuanime juĝis, ke lerneja segregacio kontraŭas la Konstitucion.
Tiam, plejparte el la sudaj Ŝtatoj havis la eblecon apartigi la nigrajn lernantojn disde la blankaj.
Linda Brown poste fariĝis instruistino kaj ankaŭ instruadis pianon, laborante samtempe kun sia fratino en la Brown Foundation, fondita en 1988 por daŭrigi la lukton kontraŭ la segregacioj.
Sesdek kvar jarojn post la historia decido de la Ĉefkortumo de Usono en 1954, kiu malpermesis la lernejan segregacion, nomitan «Brown v. Board of Education» (Brown kontraŭ la buroo pri edukado de Topeka), la lando plu suferas pri diskriminacio, rasismo kaj rasaj streĉitecoj.
